Koheno (hebree: כֹּהֵן kohen, "pastro", pl. kohanim, "pastroj") estas la vorto por "pastro" en la hebrea kaj en aliaj kanaanaj lingvoj. En specife hebrea kunteksto, ĝi estas uzata por referenci la Aaronidan sacerdotaron. Levidaj pastroj aŭ kohenoj estas tradicie konsiderataj kiel, kaj halaĥe devigataj esti, rektaj patroliniaj praidoj de la biblia Aarono, la frato de Moseo.

Dum la ekzistado de la Templo de Jerusalemo, kohenoj plenumis la ĉiutagajn kaj feriajn (jom-tovajn) devojn de oferado. Hodiaŭ, kohenoj retenas malpliigitan, kvankam distingitan, statuson ene de rabena kaj karaisma judismo, kaj havas aldonitajn devigojn laŭ ortodoksa judismo.

En la samariana komunumo, la kohenoj restas la ĉefaj religiaj gvidantoj. Etiopiaj judaj religiaj gvidantoj ofte havas la titolon kahen, formon de la sama vorto, sed la posteno ne estas hereda kaj ĝiaj devoj pli similas al tiuj de rabenoj ol kohenoj.

Makabea dinastioRedakti

La makabea dinastio estis kohenoj, kiuj komence ne regis kiel reĝoj sed nur kiel ĉefkohenoj, ĉar judaj reĝoj halaĥe devas esti el la davida linio de la tribo de Jehuda. Aristobulo la 1-a estis la unua, kiu ekuzis la reĝan titolon, kion multaj rigardis kiel herezo. Tiutempe ekaperis sopiro al, kaj profetaĵoj pri, mesio, kiu venos kaj estos el la davida linio.

Familiaj nomojRedakti

Familiaj nomoj kiel Kohen, Cohen, Coen, Koen, Kahane, Kahana, kaj aliaj, kutime, sed ne ĉiam, referencas homon el la kohena kasto. Tamen ne ĉiuj kohenoj portas la nomon kaj ne ĉiuj, kiuj portas la nomon, estas halaĥe koheno, ĉar oni povas perdi la kohenan statuson per iuj malpermesataj agoj.

Kune kun tiuj nomoj, iu aŝkenaza familia nomo, kiu kutime referencas kohenojn, estas Katz, akronimo de Kojhejn Cedek, "justeca pastro". Tamen multaj nejudoj portas la saman familinomon, el aparta deveno.