Kojnoskribo

Mezopotamia skribsistemo
(Alidirektita el Kojnoforma skribo)

Kojnoskribo estas skriboformo elpensita en Sumero ĉirkaŭ 3500 a. K. Ĝi estis skribita premante per eltranĉita kano (kalamo) sur mola argila tabuleto, kiun poste oni bakis, kaj kiu iĝis tiel preskaŭ nedetruebla kiel ŝtono (tial multaj skribaj dokumentoj estis poste retrovitaj de arkeologoj).

La sistemo estis komence bildsimbola kaj ideograma, sed estinte poste uzita de la aliaj, tute malsimilaj, lingvoj de la regiono — akada lingvo, persa lingvo, urarta lingvo — ĝi fariĝis pli fonetika (silaba aŭ eĉ fonema).

Vidu ankaŭ redakti