Kojsanaj lingvaroj

(Alidirektita el Kojsana lingvo)

La kojsanaj lingvarojtua, ĵua, koja, sandava, kaj hadza — estas tri lingvaj familioj de suda Afriko (ĉefe Bocvano kaj Namibio) kaj du senparencaj lingvoj de Tanzanio.

Kojsanaj lingvoj (verde) estas parolataj en suda (ĉefe) kaj orienta Afriko

Fonetiko redakti

Komuna karakteriza trajto de la kojsanaj lingvoj estas la klaketoj, sonoj kiuj ne havas ekvivalenton en klasikaj alfabetoj, sed estas notitaj per IPA-simboloj:

Sono IPA-simbolo (malnova) Ekzemplo
bilabialo (en) ʘ   aŭskultu
dentalo (en) ǀ ʇ   aŭskultu
alveolaro (en) ǃ ʗ   aŭskultu
retroflekso (en) 𝼊 ψ
palatalo (en) ǂ 𝼋   aŭskultu
lateralo (en) ǁ ʖ   aŭskultu


Parolantaro redakti

Lingvaro Lingvoj Parolantaro
Haza 1 1 mil
Sandava 1 40 mil
Kojaj 9 300 mil
Tuaj 2 4 mil
Ĵuaj 6 45 mil
Totalo ĉ. 20 ĉ. 400 mil

Etnoj parolantaj kojsanan lingvon redakti

Boŝmanoj redakti

  • Nomo: [f] Boschimans; [r] buŝmeni (de nederlanda vorto 'bosjesman' - arbara homo)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Suda kaj Orienta Afriko. En XVI-XIX jc. estis dislokigitaj de bantuaj popoloj en dezertaj regionoj de Namibio (85 mil, 1992), Bocvano (35 mil), Angolo (8 mil) kaj Zimbabvo (1 mil).
  • Apartenas al boŝmana raso.
  • Lingvoj: boŝmanaj.
  • Konservas tradiciajn konfesojn.

Namoj redakti

  • Nomo: [m] koj-koin; [f] Hottentots; [r] gottentoti
  • Negra gento en Namibio, Bocvano kaj Sud-Afriko, ĉefloĝantoj de Sud-Afriko. Totala kvanto: 130 mil, inter ili en Namibio 102 mil (1992).
  • Parolas en hotentotaj lingvoj.
  • Kredantoj: precipe protestantoj.

Vidu ankaŭ redakti