Ordinara tetragonio

(Alidirektita el Kokiho)

La ordinara tetragonio, ankaŭ nomata novzelanda spinaco aŭ laŭ la maoria lingvo Kokiho (Tetragonia tetragonioides) estas planspecio de la genro Tetragonia ene de la familio de la Aizoacoj (Aizoaceae). La botanika genronomo Tetragonia kaj la specia epiteto tetragonioides devenas de la grekaj vortoj „τέτρα“ (tetra) = kvar kaj „γόνος“ (gonos) staras por reproduktado. La fruktoj havas kvar flugilojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ordinara tetragonio
ordinara tetragonio
ordinara tetragonio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Aizoacoj Aizoaceae
Genro: Tetragonio Tetragonia
(Pallos) Kuntze
Tetragonia tetragonioides
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La ordinara tetragonio kreska kiel unujara herba planto. Pere de stolonoj la planto povas formi pli aŭ malpli grandan planttapiŝon. Ĝi estas, kiel la aliaj specioj de la genro ,kovrata je folioj kaj tigoj per fluidaĵplenaj vesikloj, kiuj aspektas kiel malgrandaj glacikristaloj. La helverdaj, triangulaj folio estas 3 ĝis 15 cm longaj.

La eta floroj estas flavaj. La planto floras de aŭgusto ĝis decembro. La lignecaj fruktoj estas kvarflugilaj kaj enhavas multajn semojn.

Ekologio redakti

Tetragonia tetragonioides estas terofito kaj halofito. La disvastigo de la semoj okazas per vento kaj akvo.[1]

Disvastigo redakti

 
tipa kreskejo

Tetragonia tetragonioides hejmiĝas rande de salaj kaj ŝirmitaj aluviaj grundojĉe la marbordoj de suda kaj okcidenta Aŭstralio, Novzelando kaj Tasmanio.[2] Tetragonia tetragonioides bone Kreskas sur salriĉaj grundoj.

En Japanujo kaj Sudameriko ĝi estis enkondukita kiel kulturplanto. Ĝi atingis Eŭropon fine de la 18a jarcento. Joseph Banks potis ĝin al la ĝardenoj Kew Gardens.[1][3] De tie ĝi disvastiĝis en Eŭropo. La planto estas neofte uzata en meza Eŭropo kiel folilegomo. [2]

Utiligado redakti

La junaj ŝospintoj estas manĝataj simile al spinaco. La planto havas pli intensan guston al spinaco.[2] Ĝi povas esti manĝata krude kaj kuirite.[1]

La maorioj , kiuj nomas la planton kōkihi manĝas la planton kune kun la radikoj de konvolvulo (pōhue) .[4][5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-09. Alirita 2021-02-09.
  2. 2,0 2,1 2,2 Sächsisches Landesamt für Umwelt, Landwirtschaft und Geologie:Wenig bekannte Gemüsearten. Sächsische Staatsregierung, Dresden 2.Aufl. 2013.
  3. J. Becker-Dillingen: Handbuch des Allgemeinen Gemüsebaus. Verlag Paul Parey, Berlin und Hamburg 1938.
  4. T. Low: Wild Food Plants of Australia. Angus & Robertson, 1991, ISBN 0-207-16930-6
  5. Riley, Murdoch: Maori Healing and Herbal. Viking Sevenseas N.Z. Ltd., Paraparaumu 1994 S. 7–10. ISBN 0854670955.