Kokokruco (aŭ Pasikruco) estas rara artista formo de krucifikso, kiu kreas elementon de popola arto kaj popola pieco en Šumava. Sur la kruco estas krom la korpo de Kristo mem lokigita ankaŭ Arma Christi – ilaro de la torturo de Kristo kaj plej alte lokigita koko rememoriganta neadon de Petro, laŭ la koko ricevis la nomon la tuta kruco. Tiu ĉi tipo de la bildigo de la krucumita Kristo havas devenon en Bavario, kie tiu ĉi tipo de krucoj en la 18-a kaj la 19-a jarcentoj kutima. Dum la 19-a jarcento ĝi venis ankaŭ ĝis Šumava, sed konserviĝis nur kelke da ekzempleroj.

Kokokruco transprenita el Nicov en placon en Kašperské Hory
Kopiaĵo sur la devena loko ĉe Nicov
Kokokruco en Úbislav

Elementoj de la kruco redakti

La centraj elementoj restas la kruco mem kun la korpo de Jesuo Kristo, la kruco havas pli ol unu krucstangon, sur la pinto poste sidas koko. Plu la kruco estas plenigita per horloĝo, kiu montras la trian horon - tempon de la morto de Kristo. Sur la krucstangoj estas poste lokigitaj iloj de la torturado, ekz.: najloj, marteloj, tenajloj, glavoj, halebardoj, ŝtupetaro, kalikoj, lancoj, torĉoj, ŝovelilo, lanterno, dornokrono, hakilo, spongo, stango, manoj, monujo.

La kruco estis kutime fera, ekzistis ankaŭ lignaj krucoj (ekz. la devena kruco el Nicov, kiu estis en la jaro 1890 anstataŭigita per metala).

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti