Kokosa Insulo

insulo en Kostariko
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo pritraktas la insulon de Kostariko en la Pacifika Oceano. Tamen en la mondo ankaŭ ekzistas pliaj, pli etaj, samnomaj insuloj. Vidu artikolon Kokosinsuloj (apartigilo)

Kokosa Insulo (hispane Isla del Coco, angle Cocos Island) estas neloĝata insulo de 24 km² en la Pacifika Oceano 500 km okcidente de la okcidenta marbordo de Kostariko, al kies teritorio ĝi apartenas. Ĝi estas la plej suda loko de Nordameriko se oni enkalkulas insulojn.

Kokosa Insulo
Kokosa Insulo
Kokosa Insulo
Situo Pacifika Oceano
Geografia situo 5° 31′ 45″ N, 87° 3′ 36″ U (mapo)5.5291666666667-87.06576Koordinatoj: 5° 31′ 45″ N, 87° 3′ 36″ U (mapo) f1
Situo de Kokosa Insulo
Longo 7,49 kmf2
Larĝo 4,61 kmf3
Areo 23,85 km² f4
Plej alta loko Cerro Iglesias
576 mf5
Loĝantaro (neloĝata)
Historia mapo de Kokosa Insulo
Historia mapo de Kokosa Insulo
Information icon.svg
vdr
Insula akvofalo
Strando de Golfeto Chatham
Monda heredaĵo de UNESKO

Kokosa Insulo estas nacia parko de Kostariko ekde 1978, kaj Monda Heredaĵo de Unesko ekde 1997 pro la unika ekologio de la insulo kaj la ĉirkaŭa maro. Ĝi havas neniujn homajn loĝantojn krom la parkaj gardistoj. Situante meze de profundaj akvoj kun kontraŭfluoj, ĝi estas admirata de aparatplonĝistoj pro la ĉirkaŭloĝado de martelŝarkoj, rajoj, delfenoj, kaj aliaj grandaj marbestoj. Krome, ĝi estas konata pro la trezoroj, kiujn laŭdire fifamaj piratoj tie kaŝis. Ekzistis multnombraj ekspedicioj de aventuremuloj, kiuj provis trovi iujn el ili, sed ĝis nun la sola trovita trezoro de la insulo estas ĝia netuŝita naturo.

La insulo apartenas geologie al la Kokosa Plato, kiu estas nomata laŭ la insulo.

GeografioRedakti

GeologioRedakti

 
Loĝejoj de parkogardistoj, konstruitaj de memvoluloj laŭ teknika direktado de la arkitekto Ibo Bonilla

La insulo havas parte vulkanan, parte tektonan originon, kaj ĝi konsistas plejparte el bazalto, kiu ekestas el solidiĝinta lafo. Kali-argona datado determinis la aĝon de la plej malnovaj rokoj je 1,91-2,44 milionoj da jaroj (Malfrua Plioceno).[1] Ĝi situas 494 km for de la pacifika marbordo de Kostariko sur la Kokosa Kresto, submara strukturo pli ol 1000 km longa kaj 250-500 km larĝa, kiun oni ĝenerale interpretas kiel spuron de la varma punkto de la Galapagoj.[2] Ĝi estas la sola emerĝa insulo de la Kokosa Plato, malgranda tektona plato tiel nomita pro la insulo kaj bordanta la Karibian Platon. En ĉi tiu tektone malkvieta zono, ne malofte okazas tertremoj kaj cunamoj.

Kokosa Insulo estas proksimume ortangulforma, 7,49 km longa kaj ĝis 4,61 km larĝa,[3] kaj havas areon de 23,85 km². La tereno estas malebena kaj monteca; la plej alta monteto estas Cerro Iglesias (575.5 m) en la okcidenta parto.[1] Malgraŭe, pli ebenaj areoj, kiuj estas interpretataj kiel transira etapo en la geomorfologia evoluo de V-formaj valoj, estas en la centro de la insulo 200-260 m super la marnivelo.[4]

La plejparto de la proksimume 24 km longa marbordo konsistas el krutaĵoj, kiuj staras ĝis 200 m el la maro. Nur en iuj lokoj ekestis strandetoj kaj malgrandaj golfoj. Norde, du pli grandaj golfoj ebligas aliron: Golfo Chatham (la plej facile alirebla)[5] kaj Golfo Wafer, de kiuj respektivaj larĝaj valoj kondukas en la insulon. La insulo havas du malpli grandajn golfojn, unu el kiuj (Weston) ankaŭ estas en la norda flanko. La oftaj pluvoj kreis abundajn riveretojn, kiuj foje falas rekte en la maron per grandiozaj marbordaj akvofaloj, aŭ foje kuras en la golfetojn. La plej grandaj riveroj estas Genio kaj Pittier, kiuj verŝiĝas en Golfeton Wafer. La nombro de akvofaloj en la tuta insulo estas pli ol 200. La grundoj estas entisoloj laŭ klasifiko, do ili estas tre acidaj kaj facile eroziiĝus de la alta pluvado sur krutaj deklivoj se ili ne estus dense kovritaj de la arbaro.

Apud la suda bordo de Kokosa Insulo situas du malgrandaj kuninsuloj, Bayo Alcyone kaj Isla Muela, apud la orienta Isla Cónico, kaj apud la norda Isla Manuelita. Krome multaj krutaĵoj staras el la maro, farante alnavigon danĝera, ĉar ili kuŝas parte subakve. Mankas ĉirkaŭira korala rifo, do forta surfo senbare trafas la insulon.

KlimatoRedakti

Kokosa Insulo situas en la tropikoj, kaj la klimato plejparte rezultas de la latituda moviĝado de la Intertropika Konverĝa Zono, kiu kreas nubojn kaj pluvadon oftajn kaj intensajn tra la jaro.[6], favorante la lukse kreskemajn vegetaĵojn. La jara pluvado estas pli ol 7000 mm averaĝe kaj restas alta tra la jaro, kvankam ĝi iom malpliiĝas de januaro ĝis marto kaj denove dum malfrua septembro kaj oktobro.[7] La jaraveraĝa temperatura estas 26,1 °C, de kio la unuopaj monatoj apenaŭ varias.[8] Pluraj oceanaj fluoj el la centra Pacifika Oceano, aparte la Norda Ekvatora Kontraŭfluo, konverĝas al la insulo kaj havas grandan influon. La klimato de la insulo klasifikiĝas kiel ekvatora (Köppen: Af).

Kokosa Insulo Monatoj Sezonoj Jaro
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Vin Pri Som Aŭt
Averaĝa plej alta temp.C) 28,0 29,0 29,0 29,0 29,0 28,0 28,0 28,0 28,0 27,0 27,0 28,0 28,3 29 28 27,3 28,2
Averaĝa temp.C) 26 27,5 27,5 27,5 27,0 26,0 26,0 26,0 26,0 25,5 25,5 26 26,5 27,3 26 25,7 26,4
Averaĝa plej malalta temp.C) 24,0 26,0 26,0 26,0 25,0 24,0 24,0 24,0 24,0 24,0 24,0 24,0 24,7 25,7 24 24 24,6
Precipitaĵoj (mm) 585,4 348,4 235,1 470,1 857,5 938,2 806,2 674,3 753,9 793,0 625,9 555,4 1 489,2 1 562,7 2 418,7 2 172,8 7 643,4


EkologioRedakti

La malseka kaj oceana klimato donas al la insulo ekologian karakteron malsaman de la Galapagoj kaj ĉiuj ceteraj insuloj en la orienta Pacifiko (ekz. Malpelo, Gorgona kaj Kojbo).[9] Ĝi neniam havis konekton al iu kontinento, do la flaŭro kaj faŭno atingis ĝin per malproksima disiĝo el Ameriko, kaj la insulo havas grandan proporcion de endemioj. Kokosa Insulo konstituas tersupraĵan ekoregionon el la Centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Ĝi estas la sola oceana insulo en la orienta pacifika regiono, kiu havas tiajn pluvarbarojn kaj ĝiajn karakterajn flaŭron kaj faŭnon. Ankaŭ la nubarbaroj ĉeestantaj en la pli altaj regionoj estas unikaj en la orienta Paciifiko. La ekoregiono nomiĝas "Kokos-Insulaj humidaj arbaroj".

Protekta statusoRedakti

Kokosa Insulo oficiale ekde la jaro 1869 apartenas al la ŝtato Kostariko. Post pluraj vanaj provoj loĝigi ĝin, la ŝtata registaro dum la jaro 1898 sendis ekspedicion por taksi, ĉu sur la insulo daŭre instaliĝu malliberejo. La ekspediciaj gvidantoj tamen rekomendis la malon: la instalon de naturprotekta zono. Tamen nur okdek jarojn pli poste, dum 1978, fakte instaliĝis nacia parko per plenuma dekreto, kaj la ŝtato ekorganizis la gardon de la insulo por eviti pliajn damaĝojn al naturo fare de trezoroserĉistoj kaj sportaj plonĝistoj. Ekde la jaro 2001 la naturprotekta zono ampleksas 22 kilometrojn ĉirkaŭ la insulo.

En la jaro 1997 la insulo kaj la ĉirkaŭa maro iĝis Monda Naturheredaĵo de Unesko.[10] La indiko estis aktualigita en 2002 por inkludi pli ampleksan maran zonon de 1997 km². Krome, ĝi estas en la listo de internacie gravaj malsekejoj.[11] En 2009, ĝi estis en la mallonga kandidatlisto de la Fondaĵo Novaj Sep Mirindaĵoj de la Mondo por deklariĝi unu el la Sep naturaj mirindaĵoj de la mondo, atingante la duan lokon en la kategorio "Insuloj".[12]

La solaj homoj, kiuj rajtas loĝi en Kokosa Insulo, estas parkogardistoj, kiuj starigis du tendejojn, unu el kiuj estas apud Golfeto English. Aliro de civiluloj estas tre limigata; turistoj kaj ŝipistoj estas permesataj surtere nur laŭ decido de la gardistoj, kaj ne rajtas tendumi, tranokti, aŭ kolekti flaŭraĵojn, faŭnaĵojn, aŭ mineralojn de la insulo. Neoftaj amatorradiistaj DX-ekspedicioj rajtas viziti.[13][14]

FlaŭroRedakti

Kokosa Insulo havas 235 konatajn speciojn de angiospermoj, el kiuj la plejparto estas parenca al la flaŭro de kontinenta Ameriko, sed 70 estas endemioj. Detala anglalingva studo pri ĝia flaŭro estis eldonita en la revuo Proceedings of the California Academy of Sciences.[15] Krome, 74 specioj de filikoj kaj filikparencoj[16], 128 specioj de muskoj kaj hepatmuskoj,[17] 90 specioj de fungoj, kaj 41 specioj de la t.n. mukfungoj[18] estas raportitaj. Tamen oni atendas, ke pli ĝisfundaj esploroj eltrovos multajn pliajn speciojn.

La nomo Kokosa Insulo estas malkongruiĝinta, ĉar nun kokosoj troviĝas nur malabunde. Iam ne tiel estis, laŭ la raportoj de fruaj piratoj. Lionel Wafer, ekzemple, kiu vizitas la insulon en 1685, priskribis ĝin jene:[19]

 
 Ĝi estas tiel nomata pro siaj kokosoj, per kiuj ĝi estas abunde provizita. Ĝi estas insulo nur malgranda, sed plaĉega; ĉar la mezo de la insulo estas kruta monteto, tute ĉirkaŭata de ebenejo deklivanta ĝis la maro. Ĉi tiu ebenejo, kaj aparte la valo, kie oni surteriĝas, estas dense surstarata de kokosarboj, kiuj bravege prosperas tie, ĉar la grundo estas riĉa kaj fekunda. 
— Lionel Wafer

La insulo nun estas surkreskita de densa pluvarbaro, do kokosoj ne estas oftaj kompare al aliaj tropikaj pacifikaj insuloj, ekzemple la Tuamotuoj. Ne estas klarigite, kio kaŭzis la vegetaĵaran malkontinuon post la 17-a jarcento. La brita botanisto William Botting Hemsley opiniis, ke bukaneroj kaj balenĉasistoj faligis la palmojn por pli senstreĉe rikolti la nuksojn.[20] Tamen ŝajnas dubinde, ĉu fojaj vizitantoj aŭ la mallonga loĝado sur la insulo inter 1888 kaj 1903 de nur malmultaj homoj povus efiki tiel detrue la vegetaĵojn.

La neesto de mangrovarboj, kiuj oftas aliloke en Meza Ameriko, estas okulfrapa. La mezaj partoj de la strandoj estas koloniitaj de la ipomeo Ipomoea pes-caprae. Kun ĝi kreskas maldensaj arbaretoj kun Hibiscus tiliaceus kaj Clusia rosea.

La marbordaj arbaroj etendiĝas ĝis alto de 50 m. Erythrina fusca, kokosoj (Cocos nucifera), kaj Annona glabra estas la dominantaj arboj, kun subtavolo de filikoj, rubiacaj kaj solanacaj arbetoj, kareksoj kaj gresoj, kaj fabacaj kaj malvacaj herboj.

La luksan, preskaŭ netrapaseblan pluvarbaron de la ena zono (50-500 m super marnivelo) kunkonsistas diversaj figujaj specioj, Brosimum guianense, cekropioj (Cecropia) kaj balzoj (Ochroma), ĉiuj el kies niveloj esta kovritaj de dika implikaĵo el reboj kaj epifitoj, interalie orkidacoj, filikoj, bromeliacoj, kaj muskoj. Kiel arbetformaj randaj kaj subarbaj plantoj troviĝas la endemia Eugenia pacifica, Clidemia hirta, kaj Miconia dodecandra .[21]

En la plej altaj lokoj, pli ol 500 m super marnivelo, troviĝas nubarbaroj, kie melastomoj estas dominantaj.

Pteridofitoj (Pteridophyta) estas oftaj, aparte en ombraj kaj malsekaj fendoj. El ili ses estas endemioj: Cyathea alfonsiana, Cyathea notabilis, Lycopodium brachiatum, telipterido (Thelypteris), Trichipteris nesiotica kaj la himenofilaco Trichomanes capillaceum. La plej disvastiĝinta genro estas la nefrolepidoj (Nephrolepis).[22]

FaŭnoRedakti

TeraRedakti

El la 87 birdaj specioj loĝantaj en la insulo, sep estas terbirdoj, el kiuj tri estas endemioj: la Kokosinsula kukolo (Coccyzus ferrugineus), Nesotriccus ridgwayi kaj Pinaroloxias inornata. Sur la ĉefinsulo kaj la ĉirkaŭaj insuletoj kaj krutaĵoj, abundaj kolonioj de migraj marbirdoj nestas, interalie fregatoj (Fregatidae), ruĝakruraj suloj (Sula sula), brunaj suloj (Sula leucogaster) nigrokulaj blankaj ŝternoj (Gygis alba) kaj brunaj ŝternoj (Anous stolidus). Kokosa Insulo estas indikita kiel grava birda areo (GBA) de Birda Vivo Internacie.[23]

Du specioj de lacertuloj estas konataj, anolo (Anolis townsendii) kaj geko (Sphaerodactylus pacificus); ambaŭ estas endemioj. Neniu amfibio estas raportita.

Mamuloj ne estas indiĝenaj de la insulo,[24] kvankam kvin specioj enloĝas ĝin nuntempe, ĉiuj enportitaj de homoj: porkoj, cervoj, kaproj, katoj, kaj ratoj.

La insulo havas pli ol 400 konatajn speciojn de insektoj, el kiuj 65 (16%) estas endemioj. La plej granda diverseco troviĝas en Lepidoptera kaj Formicidae. Estas priskribitaj pli ol 50 specioj de aliaj artropodoj (araneoj, centpieduloj, milpieduloj, kaj izopodoj).

MaraRedakti

La korala rifo, vulkanaj tuneloj, kavernoj, masivoj, kaj pli profundaj akvoj ĉirkaŭ Kokosa Insulo estas la hejmo de pli ol 30 specioj de koraloj, 60 specioj de krustuloj, 600 specioj de moluskoj, kaj pli ol 300 specioj de fiŝoj. Tio inkludas grandajn populaciojn de flavnaĝilaj tinusoj (Thunnus albacares), la rajo Mobula birostris, velfiŝoj (Istiophorus platypterus) kaj ŝarkoj kiel Triaenodon obesus kaj la martelŝarka specio Sphyrna lewini. La plej granda el ĉiuj fiŝaj specioj, la balenŝarko (Rhincodon typus), ankaŭ ĉeestas.

Ankaŭ troviĝas marmamuloj: ĝibaj balenoj (Megaptera novaeangliae), orcinoj (Orcinus orca), globkapuloj (Globicephala macrorhynchus), tursiopoj (Tursiops truncatus), kaj marleonoj (Zalophus californianus).[25][26]

La malgrandaj strandoj estas gravaj nestejoj por kelonioj (Chelonia mydas). Aliaj troveblaj martestudoj estas la akcipitrobeka martestudo (Eretmochelys imbricata) kaj la oliveca martestudo (Lepidochelys olivacea).

MinacojRedakti

La neperturbitaj habitatoj de Kokosa Insulo havas kreskantan homan premon. Kontraŭleĝa ĉasado de grandaj marbestoj en la protektitaj akvoj iĝis grava zorgaĵo.[27] Kreskanta loka kaj tutmonda postulado de tinusaĵo, ŝarknaĝila supo, kaj aliaj marbestaj produktoj minacas la delikatajn ekosistemojn de la insulo.[28] Klopodoj efike gardi la parkon kaj obeigi primediajn leĝojn renkontas financajn kaj burokratojn malhelpojn. Kontraŭleĝaj fiŝkaptintoj, eĉ kiam ili estis arestitaj kun abundaj pruvoj, foje estas reliberigitaj en suspektigaj cirkonstancoj.[29]

Subakva sportoRedakti

 
Insuleto Manuelita estas populara ejo por submara turismo.
 
Grafitio de Jacques-Yves Cousteau en Kokosa Insulo. La greklitera skribaĵo aludas al la mito de Alkiono.

Ĉiujare pli ol mil personoj venas por esplori buntecon de la subakva mondo ĉirkaŭ la insulo, ĉefe de marto ĝis majo. Ili estas plej allogataj de grandaj pelagaj fiŝoj, el kiuj diversaj estas spekteblaj en tiu unika renkontejo de profundaj kaj malprofundaj akvoj - martelŝarkoj kaj aliaj grandaj ŝarkoj, Mobula birostris kaj pluraj aliaj specioj de rajoj - kaj de martestudoj. La plej grandaj martelŝarkaroj de la mondo troviĝas apud Kokosa Insulo. Buntaj kaj malpli grandaj specioj ankaŭ abundas ĉe unu el la plej grandaj koralaj rifoj en la sudorienta Pacifiko.[30] Popularaj lokoj por subakviĝo estas, interalie, Bayo Alcyone (martelŝarkoj), Ĝardeno Manuelina (koralĝardeno), kaj Dos Amigos Grande (natura subakva rokarko).[31] La akvo estas eksterordinare travidebla kaj la klimato favoras la sporton (la insulo estas sude de la zono de uraganoj), sed en la akvo estas fluoj, pro kiuj nur spertaj akvalangistoj povas subakviĝi ĉi tie. PADI kalkulas Kokosan Insulon en la dek plej bonaj subakviĝejoj de la mondo.[32] La fama oceanografo Jacques-Yves Cousteau plurfoje vizitis Kokosan Insulon kaj en 1994 li nomis ĝin la "plej bela insulo en la mondo". Tiaj laŭdoj konsciigis pri la urĝeco protekti la insulon kaj la apudan maron kontraŭ neleĝa grandskala fiŝkaptado, ĉasado, kaj aliaj minacoj. Oportune por la subakviĝantoj, ekzistas konstruaĵoj en ambaŭ havenetoj de la insulo. Marturistoj rajtas surteriĝi nur dum malmultaj horoj, en difinitaj lokoj, kaj kontrolate de la parkogardistoj.

HistorioRedakti

Estas neklare, ĉu Kokosa Insulo estis loĝata antaŭ ol eŭropanoj eksciis pri ĝi. La abundo de kokosoj, kiun la pirato Lionel Wafer priskribis, eble indikas, ke polinezianoj utiligis ĝin almenaŭ kiel dumtempan haltejon. La usona botanisto Elmer Drew Merrill opiniis, ke la ĉeesto de kokosarboj indikas setlon de polinezianoj.[33] Polineziaj maristoj kunportis en siaj vojaĝoj semojn kaj stikaĵojn de uzplantoj kaj plantis ilin en la insuloj, kiujn ili malkovris.

Oni ne scias, kiu estis la unua eŭropa eltrovinto de Kokosa Insulo. Jam sur la mondomapo de Nicolas Desliens en 1566 ĝi aperis kun la nomo „Y. de Coques“ kaj ĝi estis indikita sur aliaj mapoj de la 16-a jarcento, kvankam ĉe malsamaj situoj. La malprecizaj situindikoj rezultigis, ke fiŝkaptistoj, piratoj, kaj komercistoj plurfoje la insulon denove "malkovris."

La 25-an de julio la brita komerca ŝipo Rattler, estrata de James Colnett, atingis Kokosan Insulon. Li konsideris ĝin ebla sinprizorga haltejo por balenĉasistoj kaj komercistoj; en Golfeto Chatham li liberigis virporkon, porkinon, virkapron, kaj kaprinon, kaj en Golfeto Wafer li plantis semaron "de ĉiu speco, por la profito kaj komforto de tiuj, kiuj eble estis venontaj post ni."[34] George Vancouver vizitis Kokosan Insulon de la 24-a ĝis la 27-a de januaro de 1795 kun la HMS Discovery kaj la kunira ŝipo HMS Chatham. En ĝi li vidis junan porkon, supozeble idon de tiuj, kiujn Colnett estis lasinta tie antaŭ du jaroj.[35] Colnett kaj Vancouver publikigis siajn raportojn kun respektivaj detalaj mapoj de Kokosa Insulo.

En la 19-a jarcento, Kokosa Insulo ofte estis haltejo por balenĉasistoj, kiuj rekompletigis tie siajn akvoprovizojn. En 1863, la german-ĉilia maristo August Grassau Stecker, kapitano de la perua ŝipo Adelante, forlasis sur la insulo 429 polinezianojn kiujn li devis porti de Kajao al Tahitio. Ili estis forkaptitaj por sklavigo, sed resendataj post kiam Peruo kaj Ĉilio malpermesis sklavigi ilin, kaj dum la vojaĝo kelkaj malsaniĝis de variolo; oni ne scias, ĉu la kapitano timis infektiĝon, aŭ nur pretekstis tion por ne kompletigi la longan navigon. La plejparto mortis pro la malsano antaŭ ol la ankoraŭ vivantajn savis la perua milita ŝipo Tumbes post paro da monatoj.[36][37] Kostariko alprenis Kokosan Insulon en 1869 dum la prezidanteco de Jesús Jiménez Zamora.

 
HMS Imperieuse (1883), ŝipo, kiun oni uzis por trezorserĉa ekspedicio

En la 19-a jarcento kaj eĉ pli en la unua duono de la 20-a, multegaj trezorserĉantoj faris sensukcesajn ekspediciojn al Kokosa Insulo, esperante trovi la valoraĵojn, kiujn laŭ onidiroj la fruaj pirataj vizitintoj enterigis en ĝi.[38] En 1897 la kostarika registaro nomumis la germanan aventuriston kaj trezorserĉanton August Gissler la unua koloniestro de Kokosa Insulo, kaj permesis, ke li starigu kolonion en ĝi, kiu ne daŭris longe.

La kostarika registaro provis reguligi trezorserĉadon kaj, en la mezo de la 20-a jarcento, proponis, ke grupoj kunhavu akompanon de kostarikaj policanoj (kies restadon pagis la serĉantoj); laŭ la kostarika leĝo, duono de la trovotaj trezoroj apartenas al la ŝtato[39]. Nuntempe, permeso por fosado estas strikte rifuzata. La solaj homoj loĝantaj sur la insulo estas parkaj gardistoj, kiuj kontrolas, interalie, ke neniu kontraŭleĝa trezorserĉado okazu, kaj ke la subakviĝistaj turistoj ne kaŭzu bedaŭrindaĵojn.

La insulo estis aligita al la kantono Puntarenas kiel ĝia dekunua distrikto la 12-an de majo de 1970.[40] Oni starigis balotejon por la parkogardistoj unuafoje por la Kostarika ĝenerala balotado de 2006. Ili tamen ne estas permanentaj loĝantoj de la distrikto, do la popolnombrado kalkulas ĝin neloĝata.[41]

En fikcioRedakti

 
Mapo de la Stevenson-a trezorinsulo

Iuj supozas, ke la skota verkisto Robert Louis Stevenson inspiriĝis de Kokosa Insulo por sia romano Trezorinsulo, publikigita en 1881.[42] Ankaŭ estas proponite, ke Kokosa Insulo estis la inspiro por la fikcia insulo Isla Nublar, loko de Ĵurasia Parko en la samnoma romano de la usona verkisto Michael Crichton kaj ĝia filma adaptaĵo.[43].

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 Castillo, P., Batiza, R., Vanko, D., Malavassi, E., Barquero, J., and Fernandez, E. 1988. Anomalously young volcanoes on old hot-spot traces. I. Geology and petrology of Cocos Island. Geological Society of America Bulletin 100: 1400–1414.
  2. Christian H. E. Walther: The crustal structure of the Cocos ridge off Costa Rica. En: Journal of Geophysical Research. Band 108, 2003, p. 2136.
  3. Montoya, M. 2007. Conozca la Isla del Coco: una guía para su visitación. En Biocursos para amantes de la naturaleza: Conozca el parque nacional Isla del Coco, la isla del tesoro (26 abril al 6 de mayo 2007). (red. Organization for Tropical Studies). Organization for Tropical Studies. San José, Costa Rica. 35–176.
  4. Malavassi, E. 1982. Visita al Parque Nacional Isla del Coco. Revista Geográfica de América Central (15–16): 211–216.
  5. . Chatham Bay, Cocos Island.
  6. Herrera, W. 1984. Informe de campo. Gira realizada a la Isla del Coco con el objetivo de recabar información climatológica. San José, Servicio de Parques Nacionales, 6 p.
  7. Sinergia 69. 2000. Volumen 2. Aspectos meteorológicos y climatológico del ACMIC y su área de influencia. San José, Proyecto GEF/PNUD Conocimiento y uso de la biodiversidad del ACMIC, 184 p.
  8. Weatherbase
  9. Kirkendall, L. and Jordal, B. 2006. The bark and ambrosia beetles (Curculionidae, Scolytinae) of Cocos Island, Costa Rica and the role of mating systems in island zoogeography. Biological Journal of the Linnean Society 89(4): 729–743.
  10. Cocos Island National Park. Alirita 13-an de majo, 2021.
  11. Ramsar Convention text in English. Alirita 5-an de decembro, 2017.
  12. New7Wonders: Live Ranking (5-an de julio, 2009). Arkivita el la originalo je 5-an de julio, 2009.
  13. TI9CF 1970 Cocos Island
  14. TI9A DXpedition to Cocos Island
  15. Trusty, J.L., Kesler, H.C. and Haug-Delgado, G. 2006. Vascular flora of Isla del Coco, Costa Rica. Proceedings of the California Academy of Sciences (Fourth Series) 57(7): 247–355. https://www.biodiversitylibrary.org/page/40690591
  16. Gomez, L.D. 1975. The Ferns and Fern-Allies of Cocos Island, Costa Rica. American Fern Journal 65 (4): 102–104.
  17. Dauphin G. 1999. Bryophytes of Cocos Island, Costa Rica: diversity, biogeography and ecology. Revista de Biología Tropical. 47:309–328
  18. Rojas, C. and Stephenson, S.L. 2008. Myxomycete ecology along an elevation gradient on Cocos Island, Costa Rica. Fungal Diversity 29: 119–129.
  19. Lionel Wafer: A New Voyage and Description of the Isthmus of America. London 1699. (Represo: Burrows Brothers Company, Cleveland 1903, p. 175)
  20. William Botting Hemsley: Report on the present state of knowledge of various insular floras, being an introduction to the Botany of the Challenger Expedition, London 1885.
  21. Dieter Mueller-Dombois, F. Raymond Fosberg: Vegetation of the Tropical Pacific Islands. Springer-Verlag, Berlin 1998, ISBN 0-387-98313-9, p. 584–585.
  22. Luis Diego Gomez: The Ferns and Fern-Allies of Cocos Island, Costa Rica. En: American Fern Journal 65 (4), 1975, p. 102–104.
  23. Cocos Island. BirdLife International (2020). Alirita 10-an de decembro, 2020.
  24. Uneska listo de mondheredaĵoj
  25. ANNIE. 2012. Orca Whales. Costa Rica Scuba.com. Alirita 25-an de aŭgusto, 2017
  26. Dyer Z.. 2014. VIDEO: Killer whales hunt tiger shark near Costa Rica's Cocos Island. The Tico Times. Alirita 25-an de aŭgusto, 2017
  27. "Eco-Exchange – April–May 2001 – Modern-Day Pirates Plunder Saltwater Booty Near Costa Rica's Fabled Cocos Island]".
  28. 38 Million Sharks Killed for Fins Annually, Experts Estimate.
  29. Juez puntarenense levanta medidas cautelares a atuneros – EL PAÍS – nacion.com. Arkivita el la originalo je 17-an de februaro, 2008. Alirita 5 December 2017.
  30. Guzmán, H. M. and Cortés, J. (1992). Cocos Island (Pacific of Costa Rica) coral reefs after the 2010-83 El Niño disturbance. Revista de Biología Tropical 40: 309–324.
  31. Cocos Island (15-an de novembro, 2016).
  32. Anna Vander Broek: World's 10 best scuba spots. En: Forbes Traveller. Aŭgusto 2007.
  33. Elmer Drew Merrill: The Botany of Cook’s Voyages and its unexpected significance in relation to anthropology, biogeography, and history. En: Chronica Botanica 14, Waltham (Mass.) 1954, p. 190 k. s.
  34. James Colnett: A voyage to the South Atlantic and round Cape Horn into the Pacific Ocean, for the purpose of extending the spermaceti whale fisheries, and other objects of commerce, by ascertaining the ports, bays, harbours, and anchoring births [sic], in certain islands and coasts on those seas at which the ships of the British merchants might be refitted: undertaken and performed by Captain James Colnett, of the Royal Navy, in the ship Rattler (1798). W. Bennett, London 1798, p. 66–74.
  35. George Vancouver: A voyage of discovery to the North Pacific Ocean, and round the world; in which the coast of north-west America has been carefully examined and accurately surveyed. Undertaken by His Majesty's command, principally with a view to ascertain the existence of any navigable communication between the North Pacific and North Atlantic oceans; and performed in the years 1790, 1791, 1792, 1793, 1794, and 1795, in the Discovery sloop of war, and armed tender Chatham, under the command of Captain George Vancouver. vol. 3, G.G. and J. Robinson, London 1798, p. 368 k. s.
  36. Henry Evans Maude: Slavers in Paradise. University of the South Pacific Press, Suva (Fidschi) 1986, p. 161–162.
  37. James B. Richardson: The Peruvian Barque “Adelante” and the Kanaka Labour Recruitment. En: Journal of Pacific History 11, 1977, p. 212–214.
  38. Peter Disch-Lauxmann: Die authentische Geschichte von Stevensons Schatzinsel. Rasch und Röhrig. Hamburg/ Zürich 1985, ISBN 3-89136-038-X.
  39. Сокровища острова Кокос
  40. (8-an de marto de 2017) División Territorial Administrativa de la República de Costa Rica (hispane). Editorial Digital de la Imprenta Nacional. ISBN 978-9977-58-477-5.
  41. Censo. 2011. Población total por zona y sexo, según provincia, cantón y distrito (hispane). Alirita 26-an de septembro, 2020.
  42. Simon Garfield: Karten – Ein Buch über Entdecker, geniale Kartografen und Berge, die es nie gab. Theiss, Stuttgart 2017, ISBN 978-3-8062-3441-1, p. 263 k.s.
  43. "COSTA RICA : L'ÎLE AU TRÉSOR VA ENFIN LIVRER SES SECRETS", PAR RENAUD MALIK, dans Le Matin (Suisse) du 10 août 2012 [1]

Eksteraj ligilojRedakti

Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj   Argentino,   Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj   Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj   Bolivio,   Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj   Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj   Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj   Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj   Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj   Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj   Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj   Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj   Argentino,   Brazilo,   Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj   Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj   Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar   Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko,   Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj   Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj   Argentino,   Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio   Brazilo,   Bolivio,   Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj   Kostariko,   Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj   Meksiko