Kolegio de Francio

La Kolegio de Francio (france, Collège de France) estas grava centro de supera instruado kaj esploroj en Parizo.

Kolegio de Francio
organizaĵo
arkivo
altlernejo
biblioteko Redakti la valoron en Wikidata
moto Docet omnia
Instruas ĉion
Informoj
fondodato 1530
fondinto(j) Francisko la 1-a de Francio vd
lando Francio
urbo Parizo
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
jura formo public scientific, cultural or professional establishment vd
vdr
Korto de la Kolegio de Francio
La ĉefa enirejo de la Kolegio de Francio, kaj la placo de Marcelin Berthelot
Sorbono kaj Kolegio de Francio sur la urbo-plano de Parizo

Francisko la 1-a (Francio) fondis la Kolegion en 1530 kiel alternativo al la universitato Sorbono, por stimuli la studon de fakoj kiel matematiko kaj la antikva greka kaj hebrea lingvoj. Ĝi akiris sian nunan nomon en 1870. Antaŭaj nomoj estis Collège Royal (Reĝa Kolegio), Collège des Trois Langues (Kolegio de tri lingvoj), Collège National (Nacia Kolegio) kaj Collège Impérial (Imperia Kolegio).

La Kolegio famas pro la instruo kaj la esploro de la sciencoj kaj ĝia celo estas "instrui la sciencon dum ĝi evoluas". Pro tio, la profesoroj estas inter la plej eminentaj esploristoj de Francio. Ĝi unikas pro du kialoj: ĝi ne donas diplomojn; kaj ĉiu ajn rajtas ĉeesti la plejparton de la kursoj kaj prelegoj.

La profesora personaro de la Kolegio konsistas el 52 homoj, elektitaj de la profesoroj mem. Inter la fakoj instruataj estas matematiko, fiziko, kemio, biologio, historio, arkeologio, lingvistiko, orientaj studoj, filozofio kaj societaj sciencoj. Estas du katedroj por alilandaj profesoroj invitataj por prelegi. La Kolegio posedas gravan bibliotekon por esploristoj.

Universitataj instruistoj de la Kolegio de Francio

redakti

pola poeto Adam Mickiewicz, Ernest Renan, Lucien Febvre, Paul Valéry, Raymond Aron, Alfred Loisy, Henri Bergson (franco kun pol-irland-juda deveno), Jean-François Champollion, Claude Lévi-Strauss (franco kun jud-alzaca deveno), Michel Foucault, Jerzy Grotowski (pola reĝisoro, teoriulo pri teatro)

  • universitataj instruistoj de ekzaktaj kaj naturaj sciencoj:

Frédéric Joliot-Curie, Claude Cohen-Tannoudji, Jean Dausset, Jean Baptiste Joseph Delambre, Pierre-Gilles de Gennes, François Jacob, Pierre-Louis Lions, Jean-Marie Lehn, Jacques Monod, Alain Connes, Marcellin Berthelot (franca kemiisto, eseisto, historiisto de sciencoj, politikisto kaj esperantisto. Li estis ministro de publika instruado (1886-1887) kaj ministro de eksterlandaj aferoj (1895-1896). Li apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert. Li estis membro de Hungara Scienca Akademio).

Eksteraj ligiloj

redakti