Kolektado
Kolektado de objektoj estas unu el la ĉefaj ŝatokupoj. Kelkaj kolektantoj koncentriĝas al specialaj temoj, kiel ekzemple francaj poŝtmarkoj el la 19-a jarcento aŭ bildkartoj pri sudeŭropaj lumturoj. Aliaj kolektas ĝenerale kaj amplekse, ekz. poŝtmarkojn el ĉiuj landoj kaj pri ĉiuj temoj. Kolektaĵoj kutime estas bone ordigitaj kaj registritaj.

![]() |
|
Kolektero (aŭ kolektaĵo) estas ajna objekto konsiderata havanta valoron aŭ intereson por kolektanto[1] (ne necese mone valora aŭ antikva).[2] Estas nombraj tipoj de kolekteroj kaj terminoj por aludi al tiuj tipoj. Antikvaĵo estas kolektaĵo kiu estas antikva, kaj plej verŝajne granda parto de ties valoro ŝuldas al tio. Kuriozaĵo estas malgranda, kutime fascina aŭ malkutima aĵo serĉegite fare de kolektantoj.[3] Fabrikita kolektaĵo estas aĵo farita specife por personoj kiuj kolektas ilin.[4]
Objektoj de kolektado (kolektaĵoj) estas ekzemple:
- libroj (la librokolektado)
- poŝtmarkoj (la kolektadon de poŝtmarkoj kaj similaj poŝtaĵoj oni nomas Filatelo)
- bildkartoj
- moneroj
- esperantaĵoj
Vidu ankaŭRedakti
NotojRedakti
- ↑ "Collectable". TheFreeDictionary.com. Alirita la 19an de Aŭgusto, 2013.
- ↑ "Definitions for collectable". Synonym.com. Alirita la 19an de Aŭgusto, 2013.
- ↑ "Curio". TheFreeDictionary.com. Alirita la 19an de Aŭgusto, 2013.
- ↑ Danziger, Pamela (1a de Julio, 2004). Why people buy things they don't need: understanding and predicting consumer behavior. Kaplan Publishing.