Kolekto Philippi
La Kolekto Philippi riĉe arigas ĉapelojn de diversaj kredoj, religioj kaj spiritecoj kaj aliajn objektojn kompletigantajn la vestaron de religianoj.
Priskribo
redaktiLa Kolekto Philippi estas privata muzeaĵaro kolektita de Dieter Philippi el Saarbrücken. [1] Inter la grave interesaj pecoj troviĝas pli ol kvincento da vertoĉapoj uzitaj aŭ uzataj en la kristana, islama juda, kaoda, budhana,ŝintoisma medioj, kaj de la Libera Eklezio, de Sufismo, Anabaptismo kaj de aliaj religiaj komunumoj.[2]
En ĝi videblas ankaŭ pli ol cent porekspoziciaj pecoj de klerikala kaj eklezia origino, kiel ekzemple ŝuoj de papoj, pontifikaj gantoj, paliumoj, brustaj krucoj, episkopaj ringoj, iuj papaj porcelanoj, kaj multe pli.
Al la kolekto apartenas, krome, 52 ŝnuregoj por episkopa kruco, parte produktitaj en luksega pasamentaro manlaborita. En la Katolika Eklezio papoj, kardinaloj kaj episkopoj alkroĉas sian brustan krucon al tiaj ŝnuregoj.
Ekspozicio
redaktiLa kolekto estas lokigita en Kirkel en Sarlando (germanio), nune (2010) ne estas malfermita al la publiko kaj estas vizitebla nur laŭpete. Eroj de la kolekto translokiĝas por laŭtempaj ekspozicioj ĉe lokaj aŭ fakaj muzeoj. Tiu akumulo estas taksata, kun bona probableco, la plej granda kolekto en la tuta mondo de tiaj manfaritaĵoj..[3]
Notoj
redakti- ↑ Financial Times. Arkivita el la originalo je 2009-09-23. Alirita 2009-09-23 .
- ↑ Der Spiegel
- ↑ Die Tageszeitung
Bibliografio
redakti- Philippi, Dieter (2009). Sammlung Philippi – Kopfbedeckungen in Glaube, Religion und Spiritualität. St. Benno Verlag, Leipzig. ISBN 978-3-7462-2800-6.
- Smoltczyk, Alexander (2008). Vatikanistan - Eine Entdeckungsreise durch den kleinsten Staat der Welt. Wilhelm Heyne Verlag, München. ISBN 978-3-453-15434-6. p. 92
Galerio de bildoj
redakti-
Kalansowa (Kalansoah, Qalansuwah, Kalansawa), vestita en la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio de episkopoj kaj pastroj de la monaĥaj ordenoj
-
Vertoĉapo (Soli Deo, Pileolus) en blanka silko, surmetita de papoj
-
Sagharvart, por ĉefpastroj de la Armena Apostola Eklezio
-
Saturno aŭ roma ĉapelo, vestita de ĉefepiskopoj, kun oraj brodoj
-
Bireto Kurhessen-Waldeck, uzataj de protestantaj pastoroj eksterpreĝeje
-
Tam Quam Mao, vestita en Kaodaismo de religiaj ranguloj
-
Pan Zva (ĉapelo kun longaj oreloj), vestita la tibeta budhismo de apartenantoj de la skolo Nyingma
-
Mokaseno ruĝa, aranĝita de tieldirita papa ŝuisto Adriano Stefanelli, Novaro (Italio), surmetita de papo Benedikto la 16-a.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle paĝo de la Kolekto Philippi[rompita ligilo]
- angle Blog The Philippi Collection