Kolokalio
la genro de birdoj
Kolokalio estas birdo de la genro Collocalia de la familio de apusedoj, genro kiu enhavas kelkajn el la malgrandaj specioj nomitaj "apusetoj". Ĝi estis iam pli ampleksa genro kiu enhavis ĉiujn, kiuj nun estas membroj de la normala (kvankam ne por ĉiu fakulo) genro Aerodramus, nome erodramoj.
Kolokalio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Collocalia marginata
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
genroj
| ||||||||||||
Collocalia esculenta | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Reste en Collocalia estas jenaj specioj:
- Genro Collocalia
- Brilapuseto, Collocalia esculenta
- Kavapuseto, Collocalia linchi
- Nana apuseto, Collocalia troglodytes
Tiuj specioj vivas en sudorienta Azio kaj Oceanio.
Fosilio de apuseto de Frua Mioceno el la fama kuŝejo Riversleigh de Aŭstralio estis priskribita kiel Collocalia buday[1]. Oni trovis ankaŭ dekstran kubuton ĉe rivero Manuherikia en Otago, Novzelando el frua al Meza Mioceno [2] kiu probable irus ankaŭ al Aerodramus.
Notoj
redaktiReferencoj
redakti- Boles, Walter E. (2005): A New Flightless Gallinule (Aves: Rallidae: Gallinula) from the Oligo-Miocene of Riversleigh, Northwestern Queensland, Australia. (2005) Records of the Australian Museum 57(2): 179–190. ODF plena teksto
- Worthy, Trevor H.; Tennyson, A.J.D.; Jones, C.; McNamara, J.A. & Douglas, B.J. (2007): Miocene waterfowl and other birds from central Otago, New Zealand. J. Syst. Palaeontol. 5(1): 1-39. COI:10.1017/S1477201906001957 (HTML resumo)