Kolombopoŝto estas sistemo de transportado de skribaĵoj fare de leterkolomboj. Tia letertransportado jam ekzistis vastskale en antikveco. En plej novaj tempoj ĝi estis unue uzita militcele. Sed dum la 19-a jarcento pli kaj pli da leterkolomblinioj estis starigitaj civilcele. En kelkaj landoj oni eĉ eldonis apartajn kolombopoŝtmarkojn. Post la dua mondmilito kolombopoŝto estis pli kaj pli forpelita de pli modernaj telekomunikiloj.

Leterkolombo

En arto la motivo de kolombopoŝto estis ŝatata, ĉefe dum la plej granda disvastigo en la 19-a jarcento. Sur poŝtmarkoj, kolomboj estas ankoraŭ nuntempe ŝatata motivo, kvankam inter filatelistoj kolombopoŝto estas nur malgranda randa fako. Nur malmultaj leteroj kaj atestiloj pri kolombopoŝto postrestis.

Historio redakti

Antikvece redakti

 
Plinio la pli maljuna unua raportis detale pri uzo de kolombopoŝto

Kolombopoŝto estas la plej maljuna formo de aerpoŝto. Jam en antikveco homoj konis la apartajn kapablojn de kolomboj reveni senprobleme eĉ el grandaj distancoj al iliaj nestoj. Tiel kolomboj povis serĉi nutraĵon en tre vasta areo. Jam en la malnova testamento oni mencias la kolombon de Noa, kiu kapablis memstare reveni al la arkeo. Ĉirkaŭ 5000 a.K. homoj unue provis uzi tian kapablon propracele kaj ekmalsovaĝigis kolombojn. Per specifaj bredadmetodoj fine eblis uzi tiujn bestojn kiel transportantoj de mesaĝoj. Unua priskribo de kolombobredado estis farita de la greka naturisto kaj filozofo Aristotelo. Biologoj supozas ke la leterkolombo devenas de la rokkolombo (columba livia).

Unuaj grandskale elprovis la aldomigon de kolombo la sumeroj. Sargono el Akado ekipis ĉiujn siajn mesaĝistojn en Mezopotamio de leterkolomboj, kiuj kaze de atako devis esti liberigitaj. Tiel la regnestro tre rapide estus informita de ia tia evento.

Por transporto de mesaĝoj kolombopoŝto estis uzita unue en antikva Egiptio. Kiel tre rapida rimedo por transportado de mesaĝoj ĝi estis pli kaj pli uzita por militaj, politikaj kaj ekonomiaj celoj. Tiel ekzemple leterkolomboj disvastigis la novaĵo pri la kronado de la faraono Ramseso la 2-a en la jaro 1279 a.K.. Egiptoj kreis tre malpezajn paperojn por sendi kiel eble plej multe da informoj per ĉiu kolombo.

Baldaŭ ankaŭ aliaj civilizoj uzis leterkolombojn, unue Grekio. Pro la geografio de la lando, la leterkolombo estis ideala transportilo. Tie ekzemple atletoj vojaĝante al olimpiaj ludoj kunportis siajn proprajn kolombojn. Kaze de venko, ili ligis parton de la celbendo al la piedo de la kolombo, kiu hejmenflugante anoncis la venkon al la kunloĝantoj de la venkinto. La romia verkisto Ovido, skribis en siaj Metamorfozoj, ke la greko Taŭrosteno tiel anoncis al sia patro kaj sia hejmvilaĝo sur la insulo Aigina sian venkon ĉe la olimpiaj ludoj.

En Romio leterkolomboj havis ĉefe militan signifon. La romia generalo Julio Cezaro transsendigis mesaĝojn pri ribeloj en la konkerita Gaŭlio per propraj mesaĝkolomboj por rapide komandi siajn trupojn. La romia senatano kaj verkisto Plinio la pli maljuna unua raportis detale pri milita uzo de leterkolomboj en sia naturscienca verko Naturalis historia. Li priskribas, kiel Marko Bruto dum la sieĝo de Modena fare de Marko Antonio en la jaro 44 a.K. danke al kolombopoŝto daŭre komunikis kun siaj alianculoj, kiel Aulus Hirtius, kaj tiel kapablis defendi la urbon dum 4 pluaj monatoj. Jam tiam oni ligis la mesaĝojn al la piedoj de la leterkolomboj. Ĉefe dum la 4-a jarcento kolombopoŝto disvolviĝis en Romio, foje la ŝtato posedis ĝis 5.000 leterkolomboj.

Ankaŭ en Ĉinio kaj Hindio leterkolomboj estis uzitaj tre frue por transporti mesaĝojn. Ĉinio starigis tutan poŝtsistemon surbaze de kolombopoŝto.

Mezepoke redakti

 
Fortikaĵo Ajlun en Jordanio

Post la disfalo de la okcidentromia imperio kolombopoŝto preskaŭ malaperis en Eŭropo. Nur dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj ĝi denove aperis en Eŭropo danke al la kruckavaliroj. En la arabaj landoj leterkolomboj estis daŭre uzitaj por transporti mesaĝojn, ankaŭ dum la krucmilitoj. Kiam ili provis konkeri la urbon Akko la kruckavaliroj sukcesis en la jaro 1191 kapti per leterkolombo transportatan mesaĝon, en kiu sultano Saladino asertis al la loĝantoj, ke post tri tagoj li alvenos kun sia armeo por kunbatali kontraŭ la kruckavaliroj. La kruckavaliroj modifis la mesaĝon kaj liberigis la kolombon. Pro la ricevita mesaĝo, la loĝantoj de Akko, opiniis ke ili devos batali solaj kaj ke Saladino tute ne venos. Jam antaŭ la tri tagoj la kruckavaliroj venkis la urbon, ĉar la senkuraĝigitaj loĝantoj apenaŭ batalis.

En oriento oni uzis kolombopoŝton ne nur por militceloj; ekzistis ŝtataj kolombopoŝtservoj kaj regule flugitaj kolombopoŝtlinioj. Saladino havis sian propran kolombopoŝton, kiu ligis interalie liajn ĉefurbojn Kairo kaj Damasko. Li konstruigis linion de fortikaĵoj, kiuj transsendis mesaĝojn per heliografo, fajro kaj kolomboj, ekzemple la fortikaĵo Ajlun en la nuna Nord-Jordanio proksime de Irbid. Tiel gravaj informoj estis senditaj ene de 12 horoj inter la du urboj. En la 12-a jarcento ankaŭ Nur ad-Din, kalifo de Bagdado starigis propran leterkolombopoŝton.

Same Ĝingis-Ĥano uzis leterkolombojn por transsendi mesaĝojn en Mongolio.

En Eŭropo oni uzis kolombopoŝton ĉefe dum militoj. Ĝi estis kiel antaŭe grava malfacile anstataŭigebla transportilo de mesaĝoj. Ĉefe dum la 80-jara milito oni uzis kolombopoŝton, tiel Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau en la jaro 1573 dum la hispana sieĝo de Harlemo fare de Frederiko de Toledo aŭ dum la sieĝo de Leiden en la jaro 1574. Ekster militoj oni uzis kolombojn nur malofte, ĉefe regnestroj aŭ registaraj oficistoj, foje ili estis komunikilo inter burgoj kaj abatejoj.

Komence de la 19-a jarcento redakti

 
Nathan Mayer Rothschild

Pro la pligrandiganta industriiĝo iĝis pli kaj pli grava al la ekonomio ricevi mesaĝojn kiel eble plej rapide. Komence de la 19-a jarcento pluraj aferuloj, ĉefe en Londono kaj Antverpeno ekuzis leterkolombojn. Iuj bankoj tiam eĉ posedis proprajn kursokolombojn. Ankaŭ komercgazetoj, kiel ekzemple la Antverpena komercfolio starigis propran leterkolomboservon. Tamen la porekonomia uzo de leterkolomboj daŭris nur mallonge. Tre baldaŭ, meze de la 19-a jarcento, kolomboj estis anstataŭitaj de la unuaj telegrafoj.

Unu el la plej famaj familioj, kies ekonomicela informservo baziĝis je kolombopoŝto, estis la familio Rothschildidoj. En la jaro 1815 Nathan Mayer Rothschild eksciis la rezulton de la batalo de Waterloo antaŭ la brita ĉefministro danke al siaj leterkolomboj. Li vendis siajn akciojn kaj investantoj kredante, ke li ricevis informojn pri brita malvenko, same vendis siajn akciojn. Post kiam la valoro de akcioj estis malaltegaj, Rothschild kaŝe aĉetis ilin denove, kaj multon gajnis pro la kursoaltiĝo post kiam ĉiuj ricevis la novaĵon pri venko de la britoj.

Ankaŭ kelkaj informservoj uzis leterkolombojn. En la jaro 1850 Paul Julius Reuter fondis la instituton por transporto de telegrafaj depeŝoj en Aachen. Per 40 leterkolomboj li certigis mesaĝtransporton inter Bruselo kaj Aachen, kie ne ekzistis telegrafa ligilo. Temis ĉefe pri borsomesaĝoj, kolektitaj de la agentoj de Reuter en diversaj eŭropaj urboj kaj senditaj al Bruselo. Kun la gravega ŝarĝo kolomboj flugis pli rapide ol trajno reen al Aachen. Dungitoj de Reuter transprenis la mesaĝojn sur la tegmento de la domo en la Pontstrato numero 117 kaj transdonis ilin al la ĉefaj komercejoj. Jam post jaro la telegrafa reto kovris ĉiujn necesajn urbojn kaj Reuter rezignis pri la Aachen-a oficejo. Li translokiĝis al Londono kaj fondis tie en oktobro 1851 la novaĵagentejo Reuters.

Dum la sieĝo de Parizo (1870/71) redakti

 
Letero de Londono al Tours kun mesaĝoj plusendotaj per kolombopoŝto al Parizo

La kazo de ligo per kolombopoŝto, la plej konata inter filatelistoj estas la pariza aerostata poŝto. La ligo inter Parizo kaj la neokupita Francio dum la Francia-Prusia Milito funkciis inter la 23-a de septembro 1870 kaj la kapitulaco de Parizo la 22-an de januaro 1871 nur pro lerta kunlaboro inter aerostata poŝto kaj kolombopoŝto.

El Parizo oni suprensendis 55 negvideblajn aerostatojn, kiuj transportis ne nur ĉirkaŭ 2,5 milionoj da leteroj, kies suma pezo estis ĉirkaŭ 10.000 kg, sed ankaŭ 363 leterkolombojn, 238 pasaĝerojn kaj 6 hundojn[1]. La leterkolomboj devis retransporti leterojn el la neokupita Francio al la sieĝita Parizo. Unue oni skribis la mesaĝojn sur maldikegan silkan paperon kaj ligis tiun al la kolombo. Sed tiel leterkolombo povis transporti nur malmultajn mesaĝojn. Unua tia kolombopoŝto okazis la 9-an de oktobro 1870. Ekde la 4-a de novembro 1870 eblis sendi tiel ankaŭ privatajn mesaĝojn. La leterkolomboj ekflugis plej ofte el Tours, kie oni kolektis ĉiujn sendotajn mesaĝojn kaj transskribis ilin sur silkan paperon.

Pro ideo de la fotografisto René Dagron oni povis pligrandigi la nombron de leteroj, kiujn unu kolombo povis transporti: la mesaĝoj kolektitaj en Tours estis presarte mikrofote transmetitaj sur galerthaŭtetojn[2], tiel ke unu kolombo povis transporti ĝis 40.000 leterojn po maksimume 20 vortojn granda. Je la alvenloko la mesaĝo estis pligrandigita danke al magia lanterno, kopiita de skribisto kaj liverita. Ĝis la kapitulaco de Parizo estis tiel senditaj 2 milionoj da mesaĝoj kiel kolombogramoj (kolombotelegramoj). La kosto de tia kolombogramo estis 50 centimoj por ĉiu vorto. Konservitaj kolombogramoj estas la plej ŝatataj kolektaĵoj inter filatelistoj.

Sed la parizan aerostatan poŝton interesas ne nur la nuntempajn filatelistojn. La granda sukceso de tiu poŝto atentigis jam tiam pri ambaŭ transportiloj, kaj ĝis la fino de la jarcento multaj malfacile atingeblaj regionoj, kiuj ankoraŭ ne estis ligitaj per telegrafretoj, ricevis leterojn danke al leterkolomboj.

Fine de la 19-a jarcento redakti

Novzelando redakti

 
Mapo pri kolombopoŝto en Novzelando
 
La unua kolombopoŝtmarko de la insuloj de la Granda Barilo kaj de Marotiri

Multaj arbohakistoj kaj orserĉistoj venis fine de la 19-a jarcento sur la insulon de la granda barilo (Great-Barrier-Island) norde de Novzelando. Tiun insulon atingis ŝipo kun poŝtaĵoj nur ĉiujn 16 tagojn. La estraro de la nove fondita Montanentrepreno fine mendis leterkolomban ligon kun la ĉefa insulo al la leterkolombbredisto Parkin el Auckland. La unua flugo okazis la 14-an de majo 1897. La sendotaj mesaĝoj estis skribitaj sur maldikega silka papero kaj ligitaj al la piedo de la kolombo. Tiel leterkolombo povis transporti ĝis kvin mesaĝojn, nomitajn foje flimsies.

Ekde la 21-a de aprilo 1898 leterkolomboj flugis ankaŭ de insulo de la Granda Barilo al Auckland, sed ne reen. La birdoj estis transportitaj regule per ŝipo al la insulo por ke daŭre estu sufiĉe da kolomboj.

Unuaj proponoj eldoni proprajn kolombopoŝtmarkojn aŭdiĝis en septembro 1898. Presejo en Auckland ricevis la mendon kaj ekde la 19-a de novembro 1898 uzeblis la unuaj kolombopoŝtmarkoj en la mondo. Post fondo de la Great Barrier Pigeongram Service (kolombopoŝtservo de la Granda Barilo) Walter Fricker okupiĝis pri la flegado de la leterkolomboj. Unuafoje mesaĝoj estis sendeblaj ambaŭdirekten. La sendo de Okupu, pli poste el Whangaparapara sur la insulo de la Granda barilo al Auckland kostis 6 pence, reen en la nove instalitan direkton 1 ŝilingon.

La apartaj poŝtmarkoj portempe atentigis filatelistojn, pro kio la entrepreno ricevis aldonajn enspezojn. Jam baldaŭ estis eldonitaj aliaj kolombopoŝtmarkoj. Fine oni kreis diversvalorajn poŝtmarkojn pro la diversaj tarifoj. Post eldono de pluraj ortangulaj poŝtmarkoj, ekde la jaro 1899 estis fine eldonitaj triangulaj poŝtmarkoj, ruĝaj je 6 pencoj kaj bluaj je 1 ŝilingo. La surskribaĵo de la bluaj triangulaj poŝtmarkoj estis Great Barrier Island / Special Post / One Shilling. Motivo estis fluganta leterkolombo, kiu tenis leteron en sia beko. La aparta formo de la poŝtmarko celis plialtigi la atenton de la filatelistoj.

En 1899 ekfunkciis alia kolombopoŝtlinio de la Great Barrier Pigeongram Service, kiu ankaŭ eldonis kolombopoŝtmarkojn. La linio ligis la insulon Marotiri (ankaŭ: kupromineja insulo) sur kiu ekde 1898 ekzistis kuprominejoj, al Auckland. Post la ekonomia malsukceso de la kuprentrepreno tiu kolombopoŝtlinio estis baldaŭ forlasita. Post kiam en 1908 instaliĝis la telegrafo sur la insulo, la kolombopoŝto estis haltigita. La 19-an de novembro 1948 okaze de la 50-a datreveno de la kolombopoŝtmarko estis memoriga flugo kaj eldono de memoriga koverto.

Ameriko redakti

En foraj regionoj de Usono oni starigis kolombopoŝtservojn je la fino de la 19-a jarcento. Oswald Zahn fondis la plej granda el tiuj poŝtservoj, kiu ligis la malgrandan insulon Santa Catalina al la ĉirkaŭ 35 km distanca Kalifornio ekde 1894. La kolomboj flugis de Avalon, la plej granda urbo de la insulo, al Bunker Hill en Los Angeles. Pro ekonomia malsukceso la linio ĉesis funkcii en 1898 kaj iom poste la insulo estis ligita al la telegrafreto.

Ankaŭ en Alasko oni volis starigi propran kolombopoŝton. La ideon havis Thomas Arnold en la jaro 1897 kaj jam provpresigis kolombopoŝtmarkojn kun valoro de 1 kaj 2 dolaroj. La bildigitaj kolomboj tenis, kiel sur la novzelandaj poŝtmarkoj, leteron enbeke. La subskribaĵo estis Alaska Carrier / Pigeon Mail / Service Company. Thomas Arnold volis funkciigi tian poŝtservon por la alaskaj orkampoj. Kiel ĉe la pariza aerostata poŝto la mesaĝoj devus esti malpligrandigitaj.

Afriko redakti

En Kongo Belga en la 1910-aj jaroj ekzistis kolombopoŝto inter la ĉefurbo Boma kaj la havenurbo Banana. Tiam la telegrafa reto de Kongo estis ankoraŭ konstruata. La unua telegraflinio Banana - Boma - Léopoldville - Coquilhatville estis nur parte realigita en la jaro 1905. Tial la belga registaro decidis starigi portempan leterpoŝtlinion, kiu funkciis ĝis la fino de la jardeko.

Azio redakti

Ankaŭ la nederlanda registaro uzis kolombopoŝton kiel portempan solvon atendante la finpretigon de telegrafa reto. Ĝi uzis militistajn kolombojn por transportigi mesaĝojn inter Sumatro kaj Javo.

Eŭropo redakti

En Germanio ne stariĝis kolombopoŝtlinioj tiuepoke. Tamen en la jaro 1876 ĉe la norda marbordo, ĉefe en Tönning, ĉe la marenfluejo de la Eider, oni testis ligon inter lumŝipoj ankritaj ĉirkaŭ 55 km antaŭ la marbordo kaj la kontinento per leterkolomboj. Kvankam la kolomboj povis transporti la mesaĝojn eĉ dum ŝtormegoj, la projekto forfalis.

Je la komenco de la 20-a jarcento ekzistis nur malmultaj privataj entreprenaj kolombopoŝtservoj. La ŝipoj de HAOAG tamen daŭre havis proprajn leterkolombojn por kontakti kiel eble plej rapide proksimajn havenojn.

Mondmilite redakti

 
Leterkolombmonumento en Berlin-Spandau, omaĝe al la germanaj leterkolomboj de la Unua Mondmilito

La du mondmilitoj estis la lasta fojo kiam leterkolomboj estis uzitaj militcele. Dum la unua Mondmilito oni uzis ĉirkaŭ 100.000 leterkolombojn por transsendi mesaĝojn. La sukceso pri transporto estis ĉirkaŭ 95%. Omaĝe al la kolomboj oni starigis plurajn monumentojn, la plej granda troviĝas en la franca Lille kaj memorigas pri pli ol 20.000 mortintaj leterkolomboj. Ekde 1939 ekzistas ankaŭ en Spandau, Berlino monumento por la germanaj militistaj leterkolomboj.

Helpe de leterkolomboj eblis konservi du diversajn ligojn. Aldone al la kolomboligoj inter la fronto kaj fiksaj kolombejoj en la sekura hejmlando oni uzis ankaŭ moveblajn leterkolombejojn. Tiajn kolombejojn unue uzis nur la franca armeo. Temis fakte pri specifa adaptita aŭtobuso de la marko Berliet. Kvankam la celo de la kolomboj daŭre ŝanĝis, tiuj ĉiam trovis la ĝustan vojon. Dum la batalo de la Marno en la jaro 1914 la franca armeo uzis 72 leterkolombejaj veturiloj.

Ĉefe famiĝis la usonana leterkolombo Cher Ami, kiu estis grave brustvundita per pafado apud la franca urbo Verdun. Malgraŭ tio ĝi sukcesis transporti la mesaĝon de Major Charles Whittlesey de la 77-a infanteridivizio. Lia divizio perdis kontakton kun la cetera usona armeo kaj estis ĉirkaŭita de malamikoj sen iuj ajn nutraĵoj. Danke al la mesaĝo transportita de Cher Ami 194 soldatoj estis savitaj. Pro la kuraĝa agado Cher Ami ricevis ceremonie la francan militan medalon Croix de Guerre. Entute usonanoj uzis 442 leterkolombojn dum tiu batalo.

Ankaŭ la germana armeo uzis leterkolombojn, sed al fiksaj kolombejoj, nur malofte al moveblaj. La transportotaj germanaj mesaĝoj ricevis konfirman bluan stampon Kgl. Preuss. Brieftaubenschlag (reĝa prusa leterkolombejo).

Ankaŭ dum la dua Mondmilito oni uzis kolombopoŝton por transsendi mesaĝojn. En la usona armeo la United States Army Pigeon Service, usonarmea kolomboservo, konsistis el 150 oficiroj, 3.000 soldatoj kaj 54.000 leterkolomboj. En la brita armeo oni uzis ĝis 250.000 leterkolombojn militcele. Dum la dua mondmilito oni uzis la kolombojn ankaŭ nokte por eviti troan perdon pro pafado. La germana armeo tamen estis preparinta la uzon de malamikaj leterkolomboj dresinte rabobirdojn por ataki la leterkolombojn dumfluge. Dum la milito tiu metodo evidentiĝis efikega.

Entute 32 leterkolomboj ricevis la Dickin Medal (Dickin-medalon) pro eksterordinaraj agoj. Inter la plej famaj premiitoj estis la leterkolombo G.I. Joe, kiu ricevis la medalon pro agado en la itala urbeto Calvi Risorta la 18-an de oktobro 1943.La 56-a brita brigado sukcesis venki la urbeton sen granda kontraŭstaro de la germanaj trupoj. La aliancanoj ne enkalkulis tion, la usona armeo devis helpi la britan per aeratakoj de la urbeto. Sed la britoj ne sukcesis kontakti la aliancanojn por anonci ilian venkon kaj haltigi la aeratakon. Tial oni konfidis la urĝan mesaĝon al la leterkolombo G.I. Joe. Post nur 20 minutoj ĝi alvenis ĉe la 30 km fora usona komandejo, antaŭ la forflugo de la bombaviadiloj. Tial oni dankis al G.I. Joe la savon de 1.000 soldatoj.

Fine de la 20-a jarcento redakti

Post la dua Mondmilito leterkolomboj estis uzitaj pli kaj pli malofte por transporti mesaĝojn. La lasta granda kazo de usonaj leterkolomboj estis dum la korea milito (1950-1953) por sendi mesaĝojn al soldatoj kiuj laboris kaŝe malantaŭ la malamikaj linioj.

La brita armeo haltigis sian leterkolomboprogramon en 1948. En Svisio leterkolomba sekcio estis haltigita nur en 1997. Nuntempe militista uzo de leterkolomboj preskaŭ ne plu ekzistas, ĉefe pro la rapida evoluo de modernaj komunikiloj.

Post la dua mondmilito la aŭstria ĝendarmservo kreis leterkolomban reton, kiu translokiĝis en 1958 de Rennweg al Tirol. De 1958 ĝis 1974 ekzistis leterkolomboservo en Tirol: tiel en multaj sekurkabanoj estis leterkolomboj, kiuj laŭnecese (monta akcidento, lavango, ktp.) estis hejmensenditaj al la kolombejo ĉe la landa ĝendarmokomandejo en Innsbruck. Ĉar antaŭ 1970 ankoraŭ ne ekzistis en la montaro bona radioreto, tio estis la nura eblo rapide komuniki mesaĝojn en kazo de katastrofo.

En la hinda federacia ŝtato Orissa la polico konservis similan kolombopoŝton ĝis marto 2002. Ĝi funkciis ekde 1946, ĉefe por rapida mesaĝtranssendo ĉe naturkatastrofoj. Sed tiaj servoj restis esceptoj.

Fine de la 20-a jarcento de tempo al tempo kolombopoŝto estis starigita ĉe specifaj okazoj, sed nur por filatelaj celoj. Tiel la filatela fondaĵo Christchurch okazigis ĉiujare inter 1978 kaj 1984 tian eventon.

Dum la 21-a jarcento redakti

Nuntempe kolombopoŝto malaperis el ĉiaj vivokampoj. Nur dum sportaj konkursoj oni retrovas la bazojn de tia transportmetodo, kiuj tamen ne kompareblas al tiuj de la historia kolombopoŝto por transsendo de mesaĝoj. Dum sportaj konkursoj la leterkolomboj estas per aparta veturilo transportitaj al forflugejo, de kie ili forflugos hejmen. La alvenhoroj de la bestoj ĉe la hejma kolombejo estas registritaj per speciala horloĝo. Tiaj konkursoj baziĝas, kiel iam kolombopoŝto je la direktiĝa sento de la kolomboj, sed ne plu estas transportitaj mesaĝoj.

De tempo al tempo aŭdiĝas ke leterkolomboj estas tre efike uzitaj en la limregionoj ĉirkaŭ Nederlando kiel drogaĉtransportiloj.

RFC 1149 kaj RFC 2549 estas, almenaŭ teorie, (kiel ŝerco elpensita) normo por uzi la kutiman interretprotokolon komunikante per leterkolomboj. Fakte ne nur teorie: la 28-an de aprilo 2001 testo estis farita en Bergen por transporti verajn IP-pakaĵojn. Entute 4 pakaĵoj estis transportitaj dum ĉirkaŭ 1,5 horoj (ping-tempoj kutime temas pri milonoj ĝis dekonoj da sekundoj).

Filatelo redakti

Kolombopoŝto estas malgranda randfako de la filatelo. Oni povas konsideri ĝin fermita kampo, ĉar nuntempe kvazaŭ ne plu ekzistas kolombopoŝto. Ekzistas nur malmultaj fakuloj, kaj do ankaŭ malmulte da fakbibliografio. Unu el la plej gravaj fakuloj estas Salvador Bofarull. Ĉar ne plu ekzistas kolombopoŝtleteroj el la 19-a kaj 20-a jarcentoj, maloftegas nuraj kolombopoŝtkolektoj.

La plej multaj kolombopoŝtkolektoj limiĝas pri la epoko de la germanfrancia milito ĝis la dua mondmilito. Tre ŝatataj estas la kolombogramoj de la pariza aerostata poŝto pro sia granda signifo por la poŝthistorio kaj ankaŭ la aventurriĉa historio de la leteroj..

Pro la malgranda kvanto kaj tial altega kosto, la kolombopoŝtmarkojn povas enkolektigi nur malmultaj filatelistoj. Kolombopoŝtleteroj el la mondmilitoj estas ŝatata maloftaĵo en militpoŝtkolektoj.

Arto redakti

 
Kolombopoŝto (pentraĵo de Miklós Barabás, 1843)

Kolombopoŝto troveblas en arto. Ĉefe dum la romantikismo, kiam la disvastiĝo de leterkolomboj grandiĝis, oni trovas tian motivon. La eble plej fama ekzemplo estas la poemo La kolombopoŝto de Johann Gabriel Seidl, sonigita de Franz Schubert. Kiel ŝajne lasta kantkomponaĵo de Schubert ĝi estis post ties morto publikigita en la kantaro Cignokanto.

 
Bazela kolombo

Aldone al motivo en poezio kaj muziko kolombopoŝto estas ĉefe motivo por arta kreado de poŝtmarkoj. Tiuj poŝtmarkoj ne estas devige kolombopoŝtmarkoj; ankaŭ aliaj poŝtmarkoj estas ofte ornamita de leterkolombo. La plej ofta motivo estas leterkolombo kun letero enbeka. La unua poŝtmarko sur kiu troviĝis leterkolombo estas la bazela kolombo. Ĝi estis eldonita la 1-an de julio 1845 en la kantono Bazelo. Ĝi estis kreita de la arkitekto Melchior Berri. La kolombo estis stampita kaj tial iom elstaras el la poŝtmarka papero. La poŝtmarko estis farita trikolora: nigra, blua kaj karmina, kaj estas do ankaŭ la unua plurkolora poŝtmarko en la mondo.

La unuaj germanaj poŝtmarkoj sur tiuj estas bildigitaj leterkolombo estis ankaŭ la unuaj flugpoŝtmarkoj de Germanio: ili estis eldonitaj la 10-an de junio 1912 kiel poŝtmarkserio de tri valoroj. Kreis la poŝtmarkojn la profesoro Kleunkens. Poste germanaj flugpoŝtmarkoj ricevis surprintaĵon de la nomo de la transportonta avio Gelber Hund (flava hundo) kaj la mallongigon E.EL.P ("Ex Est Luftpost", tio estas flugpoŝto).

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Ullrich Häger: Großes Lexikon der Philatelie. Bertelsmann Lexikon, Gütersloh 1973, 1978. ISBN 3-570-05338-5
  • Salvador Bofarull: Pigeon mail through history. Stuart Rossiter Fund, Bristol 2001.
  • John Douglas Hayhurst: The Pigeon Post into Paris 1870–1871. Hayhurst, Ashford Middlesex 1970.
  • J. Reg. Walker: The Great Barrier Island 1898–99 Pigeon Post Stamps. Collectors Club handbook. Bd 22. Walker, Neuseeland 1968.
  • Schletterer Martin: Die Taube im Wandel der Zeit. Biologische und historische Variationen. DAV Sachbuch. Der andere Verlag, Osnabrück 2004. ISBN 3-89959-175-5

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti