Kolonia Steleo de Touros

La Kolonia Steleo de Touros estas steleo starigita en 1501 en la marbordo de la nuntempa brazila urbo Touros, federacia ŝtato Rio Grande do Norte, kun la celo signi Portugalion kiel malkovrinton kaj posedanton de tiu lando, kiu poste ricevos la nomon Brazilo.

Flago de la Ordeno de Kristo

La ŝtono, skulptita kiel kolono (1,62 metrojn alta kaj 32,5 cm larĝa), kun la reliefoj de la kruco de Ordeno de Kristo kaj la blazono de la portugala regno, estas la plej antikva kolonia monumento de Brazilo kaj unu el la plej fruaj portugalaj registraĵoj en la lando. Ĝi estas parto de la Nacia Historia Posedaĵo de Brazilo kaj troviĝas en muzeo, instalita en unu el la konstruaĵoj ene de la historia Fortikaĵo de la Tri Reĝoj, en la federaciŝtata ĉefurbo Natalo.

Situo de la urbo Touros en la marbordo de Rio Grande do Norte, nordoriento de Brazilo