Kolonio Wekerle estas interesa kaj impona domaro, loĝkvartalo aŭ kolonio en Kispest (Budapeŝto, Hungario) fondita en 1908.

Vido al la kolonio
Kolonio Wekerle
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 27′ N, 19° 8′ O (mapo)47.45555619.126111Koordinatoj: 47° 27′ N, 19° 8′ O (mapo) [+]
Kolonio Wekerle (Budapeŝto)
Kolonio Wekerle (Budapeŝto)
DEC
Kolonio Wekerle
Kolonio Wekerle
Situo de Kolonio Wekerle
Kolonio Wekerle (Hungario)
Kolonio Wekerle (Hungario)
DEC
Kolonio Wekerle
Kolonio Wekerle
Situo de Kolonio Wekerle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wekerletelep [+]
vdr

Datenoj redakti

 
Barokeca loĝdomo en la kolonio

Historio redakti

Dum la lastaj jaroj de la 19-a jarcento en Budapeŝto estis granda manko de loĝdomoj, ja tiam alvenis multaj precipe el vilaĝoj. Tial oni planis novan kolonion kun ĝardenoj, kiu iomete redonas la vilaĝan etoson.

La ĉefplaco (kie renkontis 8 vojoj), estis planita-projektita fare de Károly Kós, alian signifan domon projektis Dénes Györgyi.

Priskribo redakti

Ĝis 1925 1007 domoj (4412 loĝejoj) konstruiĝis, kiuj parte estis teretaĝaj, parte duetaĝaj domoj. Inter la loĝdomoj vendejoj funkciis kaj ankaŭ nun funkcias. Ne nur la domoj, sed ankaŭ la arboj kaj arbustoj estis planitaj. Oni plantis precipe fruktoarbojn.

Unue la infanĝardenoj, lernejoj, policejo, poŝto kaj administrejo konstruiĝis. Unu el la ĉefaj arĥitekturistoj estis Gyula Wälder, kiu donis al la domoj barokecan aspekton. Aliaj arkitektoj estis Antal Palóczi, Zoltán Tornallyay, Lajos Schodits kaj Dezső Zrumeczky. Oni varbis la loĝantojn precipe el la ŝtataj laboristoj. Por la kolonio oni konstruis tramon.

Ankaŭ nuntempe la kolonio funkcias, kiel urbo en urbo. Baldaŭe oni konstruis similan kolonion en Londono. En 1992 Amika Rondo de Kolonio Wekerle formiĝis. En 2011 la tuta kolonio ricevis la rangon historia monumento.

En la kolonio Kirko Sankta Jozefo (Kispest) funkcias.

Vidu ankaŭ redakti