Kolonio de Virginio

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Virginio.

La Kolonio de Virginio estis Brita kolonio en Nordameriko, fondita la 10-an de aprilo 1606, kiu sendependiĝis la 3-an de septembro 1783, post la Usona Milito de Sendependeco.

Virginio
Plena origina nomo:
Colony of Virginia
 Usonaj indianoj 16071783 Virginio (ŝtato) 

kronkolonio
Geografio
Kolonio Virginio
Kolonio Virginio
Ĉefurbo:
Areo:
ĉ. 278 240 km²
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Estiĝo:
Fondiĝo
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Usonaj indianoj Usonaj indianoj
Postsekvaj ŝtatoj:
Virginio (ŝtato) Virginio (ŝtato)
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Virginio en 1612 (la nordo estas dekstren)

Ĝia teritorio ampleksis la nunajn usonajn ŝtatojn de Virginio, Okcidenta Virginio, Kentukio, parton de Pensilvanio kaj la insulon Roanoke (nune, en Norda Karolino). Ĝi pretendis teritoriojn, kiuj nun estas de Indiano, Ilinojo kaj Ohio.

Ĝi estis ekspluatata fare de Virginia Kompanio, entrepreno fondata de la reĝo Jakobo la 1-a de Anglio por la koloniigo de Nordameriko.

Historio redakti

La nomo de "Virginio" venas de brita esploristo Walter Raleigh, kiu, en 1584, notis la nomon de potenca indiana estro : ""Wingina.". Tiun nomon oni poste ŝanĝis al "Virginia", honore al reĝino Elizabeto la 1-a de Anglio, kromnomata "La Virga Monarĥino". Origine, la nomo estis tiu de parto de la orienta marbordo de Nordameriko inter la nunaj Norda Karolino kaj la Golfo Sankt-Laŭrenco.

La tiamaj enloĝantoj estis interalie la Ĉerokoj, la Paŭhatanoj, la Haudenosaunee, la Siuoj.

Post malsukcesa provo de la Kolonio Roanoke en 1584, la reĝo Jakobo la 1-a komisiis du branĉojn de la Virginia Company (la Plymouth Company kaj la London Company) por establi koloniojn en Ameriko (konkurence kun Hispanio). En 1606, la London Company fondis Jamestown, tiel nomata honore al reĝo Jakobo (anglalingve "James").

En 1612, komenciĝis la kultivado de tabako, la kolonio povis esti rigardata kiel ekonomie vivkapabla; kaj la 20-an de aŭgusto 1619 estis elŝipitaj la unuaj sklavoj.

Dum la Angla enlanda milito, Virginio estis apoganto al la reĝo. Danke, reĝo Karlo la 2-a donis al la kolonio la titolon de "Old Dominion" (malnova dominio).

La Franc-Brita Indiana Milito (1754–1763) estis luktata ĉefe laŭlonge de la landlimoj inter la kolonioj de Nova Francio kaj la Britaj kolonioj, el Virginio sude al Nov-Skotio norde.

Virginio estis unu el la dektri kolonioj, kiuj fondis Usonon. En junio 1776, la deklaro pri la Rajtoj de Virginio, verkita de Thomas Jefferson kompletis la konstitucion de Virginio, kiu anoncas la rompon kun Britio kaj akuzas reĝon Georgon la 3-a esti tirano. Tiu deklaro estos modelo por la Usona Deklaro de Sendependeco.

Dum la Usona Milito de Sendependeco, Virginio estis defendata interalie fare de la franca generalo de La Fayette. En 1780, la guberniestro Thomas Jefferson transloĝigis la ĉefurbon de Jamestown al Richmond, pli facile defendebla kontraŭ atakoj.

Post la sendependiĝo redakti

En 1784, Virginio cedis teritoriojn al Ohio kaj Pensilvanio kaj forlasis siajn pretendojn pri nod-okcidentaj teritorioj en Usona Mez-Okcidento. En 1792, Kentukio apartiĝis el Virginio.

Dum la Usona Enlanda Milito, la 17-an de aprilo 1861, Virginio aniĝas al la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko. La nordokcidentaj teritorioj, kiuj estis pli malriĉaj, malsolidariĝis kaj disiĝis el Virginio, iĝante Okcidenta Virginio.

En aprilo 1865 Richmond estis forbrulata, kaj Virginio estis konkerita de la Nordo. La 26-an de januaro 1870 ĝi reiris la Union.

Eksteraj ligiloj redakti