Koloso de Rodoso

(Alidirektita el Koloso de Rodiso)

La Koloso de Rodoso (greke Κολοσσός της Ρόδου) apartenas al la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, sed malmulte sciatas ekzakte pri tiu giganta statuo (kun proksima alteco de 34 metroj) de la dio Helioso, starigita sur la greka insulo Rodoso fare de Ĉareso de Lindos dum la 3-a jarcento a.K.. Ĝi havis proksime la saman grandecon kiel la Statuo de Libereco en Nov-Jorko kvankam ĝi staris sur pli malalta bazo.

Koloso de Rodoso
Κολοσσός της Ρόδου
lost sculpture • koloso • Mirindaĵo de la Antikva Mondo • pereinta konstruaĵo
Bazaj datoj
Arkitekto Chares of Lindos vd
Estiĝo -284
Lando Grekio vd
Situo Ancient Rhodes
Situo
Geografia situo 36° 27′ 4″ N, 28° 13′ 40″ O (mapo)36.45111128.227778Koordinatoj: 36° 27′ 4″ N, 28° 13′ 40″ O (mapo)
Koloso de Rodoso (Grekio)
Koloso de Rodoso (Grekio)
DEC
Koloso de Rodoso
Koloso de Rodoso
Situo de Koloso de Rodoso
Map
Koloso de Rodoso
Parto de Sep mirindaĵoj de la antikva mondo vd
vdr
librokovrilo

La prezentado kiel disgamba gardisto super la enirejo de la haveno de Rodoso kreiĝis ĵus en la nuntempo kaj eraras. Tia statuo ne povis ekzisti, eĉ sole pro statikaj kialoj. Oni supozas, ke la koloso necese havis „trian stargambon“, forme kiel mantelo (laŭ provo de rekonstruado fare de H. MAYRON), kiel lanco (laŭ A. GABRIEL) aŭ simile – aŭ ke ĝi staris kun rektaj gamboj kaj kun unu mano ĉielen proksime de la haveno.

16-a jarcenta gravuraĵo (imago) de la nederlanda pentristo Maarten van Heemskerck

Koloso redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Koloso.

La NPIV resumas tiujn difinojn: koloso kiel Statuo de grandegaj dimensioj kaj Giganta homo aŭ regno, dum kolosa estus Havanta eksterordinarajn proporciojn aŭ ecojn.[1]

Laŭ Francisko Azorín kolosokolosaĵo estas Grandega bildo, objekto, aŭ konstruaĵo.[2] Li indikas etimologion el la greka kolossos (kolosa statuo), el kolos (granda), kaj de tie la latina colossus.[3]

La Koloso kaj Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Koloson:

Ambaŭ vojaĝas fluge al la insulo Rodisa
kaj vidas la Koloson, kiu diskrure traarkas
super la enirejo de blankesabla haveno.
Jen sub ĝi velas ŝipoj sen ia ĝeno, protekte
de alta ŝtona skulpto, kun nuda brako giganta.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. NPIV [1] Alirita la 28an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 115.
  3. Azorín, samloke.
  4. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.
 
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo
 

Piramidoj de Gizo  Pendĝardenoj de Semiramida  Statuo de Zeŭso en Olimpio  Templo de Artemis en Efeso  
Maŭzoleo de Halikarnaso  Koloso de Rodiso  Lumturo de Aleksandrio