Kolumparulio

(Alidirektita el Kolummjoboro)

La Kolumparulio (Myioborus torquatus) estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Mjoboroj kiuj karakteras pro montrado de blankaj eksteraj vostoplumoj kaj havo de malhelaj supraj partoj kaj flavaj al ruĝaj subaj partoj. Ĝi estas endemia de la montoj de Kostariko kaj okcidenta Panamo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolumparulio
Kolumparulio
Kolumparulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Myioborus
Specio: 'M. torquatus'
Myioborus torquatus
(Baird, 1865)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kolumparulio estas komuna je altecoj inter 1500 m kaj la lignolimo en muskomontaj arbaroj, ravinoj, duarangaj areoj kaj apudaj paŝtejoj.

La tegmentata nesto havas rondoforman flankan enirejon kaj estas konstruita sur grundo aŭ dekliva bordo, kaŝate inter rokoj, herbotufoj aŭ falita trunko. Ĝi esras konstruita el arboŝeleroj, plantofibroj, folioj kaj herbo. El marto al majo, la ino demetas 2 aŭ 3 blankajn aŭ kremokolorajn ovojn kiuj estas markataj je fajnaj brunaj punktoj. Kovado daŭras ĉirkaŭ du semajnoj, sed oni scias malmulte pri aliaj nestodetaloj.

Monteverde, Kostariko

La Kolumparulio estas 12.5 cm longa kaj pezas 11 g. Ĝi havas brunan kronon (iom krestecan) borditan je nigro kaj nigran frunton supre kaj flavan sube super bekobazo. La resto de la supraj partoj estas ardeznigra, kaj la vosto estas nigra kun blankaj bordoj (eksteraj vostoplumoj). La tuta vizaĝo kaj la subaj partoj estas brilflavaj kun nigra strio tra la brusto (tre mallarĝa centre kaj pli larĝa flanke), kiu nomigas la specion kaj utilas kiel distingilo. Okuloj, beko kaj kruroj estas nigrecaj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj, kun pli bruna dorso, pli malfortaj flavaj subaj partoj, kaj la kapo tute ardezkolora, sen flava en vizaĝo nek ruĝeca en krono. La alvoko estas akra pit, kaj la kanto estas miksaĵo de trenataj fajfoj, pepadoj kaj triladoj.

La Kolumparulio manĝas insektojn, ofte malfermante kiel ventumilon sian rimarkindan voston dum ĝi persekutas sian predon. Ili kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj, kaj sekvas gregarojn kaj foje eĉ homojn pro la insektoj kiujn tiuj movigas.

Referencoj redakti