Komárov (Opava)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Komárov |
Komárov (germane Komorau, pole Komarów) estas urba parto, katastra teritorio kaj samtempe mem-administra parto de statuta urbo Opava en Ĉeĥio, teritorie identa kun la katastra teritorio Komárov u Opavy. La mem-administra urba parto Komárov estas kreata de la ĉefa parto de la registra parto Komárov. Vivas ĉi tie 1 323 loĝantoj (2021). La dua, malpli granda parto, baza sidej-unuo Komárovské Chaloupky, estas alligita al mem-administra urba parto Podvihov. Komárov etendiĝas sudoriente de la centro de urbo Opava, sur la dekstra bordo de rivero Opava, kie estas ankaŭ kunfluejo kun rivero Moravice.
Komárov | |||
germane Komorau, pole Komarów | |||
vilaĝo | |||
Kapelo en strato Dlouhá
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Komárov | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Opava | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Moravia enklavoj | ||
Parto de | Opava | ||
Montaro | Opava montetaro | ||
Parto | Komárovské Chaloupky | ||
Riveroj | Opava, Moravice | ||
Situo | Komárov | ||
- koordinatoj | 49° 54′ 52″ N 17° 58′ 08″ O / 49.91444 °N, 17.96889 °O (mapo) | ||
Areo | 7,69 km² (769 ha) | ||
Loĝantaro | 1 323 (2021) | ||
Denseco | 172,04 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1350 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 747 70 | ||
Situo de enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Nuntempaj partoj de Opava
| |||
Vikimedia Komunejo: Komárov (Opava) | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Krom la propra Komárov la konstruareo estas ankoraŭ de Kravařov, kiu en pasinteco apartenis al najbara katastra teritorio de Suché Lazce. Sed nuntempe la konstruareo de Komárov kaj Kravařov kreas fakte unuecan urbanisman tutaĵon. Statistike la teritorio de la urba parto Komárov membriĝas en bazajn sidej-unuojn Komárov I, Komárov II, Kravařov, Kylešovická osada, Podhoří.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri ekzistado de la vilaĝo devenas el la jaro 1350.
La teritorio de la urba parto situas sur ambaŭ flankoj de la historia limo de propra Ĉeĥa Silezio kaj Moraviaj enklavoj en Silezio.
Ĝis la jaro 1970 Komárov estis memstara municipo, poste al la 1-a de februaro 1970 alligita al Opava kiel ties parto de urbo. Al la sama jaro estis al Opava alligita ankaŭ la najbara Kravařov. Al la 1-a de januaro 1980 poste Kravařov perdis statuson de parto de municipo kaj ĝi fariĝis plena konsisto de Komárov.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 795 |
1880 | 684 |
1890 | 838 |
1900 | 890 |
1910 | 1 092 |
1921 | 1 159 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 316 |
1950 | 1 022 |
1961 | 1 066 |
1970 | 1 149 |
1980 | 1 362 |
1991 | 1 332 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 381 |
2011 | 1 391 |
2021 | 1 323 |