Komárov (distrikto Beroun)

municipo en la distrikto Beroun de Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Komárov

Kampurbo Komárov troviĝas en Ĉeĥio, regiono Mezbohemia, distrikto Beroun. En 2023 ĉi tie vivis 2 445 loĝantoj.

Komárov
kampurbo
Kampurba oficejo en Komárov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Komárov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Beroun
Administra municipo Hořovice
Historia regiono Bohemio
Montaro Brda montetaro, Hořovica montetaro
Rojoj Červený potok, Jalový potok, Rohlovský potok
Situo Komárov
 - alteco 398 m s. m.
 - koordinatoj 49° 48′ 25″ N 13° 51′ 16″ O / 49.80694 °N, 13.85444 °O / 49.80694; 13.85444 (mapo)
Areo 6,15 km² (615 ha)
Loĝantaro 2 445 (2023)
Denseco 397,56 loĝ./km²
Unua skribmencio 1263
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 267 62
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0202
NUTS 5 CZ0202 531324
Katastraj teritorioj 2
Partoj de kampurbo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Komárov (Beroun District)
Retpaĝo: www.ikomarov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Újezd, Zaječov, Olešná (distrikto Beroun), Osek, Malá Víska, Chaloupky, Jivina kaj Hvozdec.

Deveno de la nomo redakti

La deveno estas klarigebla verŝajne de kvanto de kuloj (ĉeĥe komár) glugetantaj trans marĉoj, kiuj ĉi tie foje estadis. Sed en libro de O. Dvořák Putování bájnou krajinou ni trovos ankaŭ "keltan" esprimon komar, kio estas onidire markigo por kunfluejo, per kio evidente aludas al la situo de Komárov sur kunfluejo de tri rojoj (Červený potok, Rohlovský potok kaj Jalový potok).

 
Parko en Placo de Paco

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1263, kiam oni ĉi tie rememorigas iun Bohuslav, evidente antaŭulo de familio de Pešíkidoj el Komárov. Pešíkidoj tenis la bienon el Komárov ĝis la jaro 1602. Devena sidejo de tiu ĉi familio situis sur loko de konstruaĵo de hodiaŭa poŝto kaj Feraĵara muzeo. Objekto deŝirita en la jaro 1888 havis kvarangulan bazplanon, en ĉiu angulo poste estis turo. La lasta turo detruiĝis en 1799. La familio de Pešíkidoj formortis en la jaro 1712, kiam kiel lasta vira ido mortis Karel Pešík el Komárov. Tre interesa figuro de la komárova historio estis posedanto de senjorujo Jindřich Otta z Losu, kiu estis la 21-an de junio 1621 ekzekutita komune kun pluaj direktoroj de la ribelo kontraŭ habsburgoj sur Malnovurba Placo en Prago.

Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 262
18801 059
18901 103
19001 228
19101 353
19211 542
JaroLoĝantoj
19301 595
19501 575
19611 873
19701 915
19802 271
19912 477
JaroLoĝantoj
20012 466
20142 430
20162 401
20172 407
20182 406
20192 419
JaroLoĝantoj
20202 430
20212 346
20222 418
20232 445

Partoj de kampurbo redakti

Kampurbo Komárov konstas el du partoj sur du katastraj teritorioj:

  • Komárov (k. t. Komárov u Hořovic)
  • Kleštěnice (ankaŭ nomo de k. t.)