Komarko

geografia unuo kun diversaj dimensioj
(Alidirektita el Komarkoj)

KomarkoComarca (hispana kaj portugala pluralo comarcas, kataluna pluralo comarques) estas eta tradicia regiono aŭ loka administra divido kiu troviĝas en partoj de Hispanio, Portugalio, Panamio, Nikaragvo, kaj Brazilo.

La komarko ankaŭ estas konata en la aragona kiel redolada, kaj kiel bisbarra en la galega.

En Esperanto la plej proksima termino estus distriktosubregiono kiu tamen havas pli oficialan administran signifon. Foje interuzeblas tiu termino por la iberia koncepto komarko.

La komarko en Hispanio kaj Portugalio redakti

La termino komarko estas uzata en kelkaj regionoj de Iberio.

  • En Katalunio kaj Aragono, la komarko ekzistas kiel loka administracia teritorio, kaj estas reprezentita de la komarka konsilio.
  • En la Valencilando, la komarko ekzistas nur kiel tradicia regiono sen administraciaj funkcioj.
  • En Galegio la komarkoj aŭ bisbarras estas tradiciaj dividoj de la lando kiuj havas limigitan oficialan agnoskon, sed ne administracian gravecon. Tamen, la galega registaro planas transformi la bisbaras al teritoria administracia nivelo kaj starigi novan regionan reton supozata pli ekvilibra kaj efika. La galegaj komakroj ankaŭ havas komarkan konsilion .
  • En Portugalio la komarko ekzistas kiel regiona subdivido, sed ne havas administracian aŭ oficialan uzon sed la nuran aludon.

En aliaj lokoj, kiel Extremadura, la komarko povas simple esti maldifinita regiono.

Pro ties larĝasensa uzo, la komarko estas foje uzata kiel rimedo por promocii la turismon, per la emfazo de la loka kultura tradicio kaj historio.

Komarkoj de Katalunio redakti


 
Komarkoj de Katalunio
 
Komarkoj de Sud-Katalunio
Alt Camp | Alt Empordà | Alt Penedès | Alt Urgell | Alta Ribagorça | Anoia | Bages | Baix Camp | Baix Ebre | Baix Empordà | Baix Llobregat | Baix Penedès | Barcelonès | Berguedà | Baixa Cerdanya | Conca de Barberà | Garraf | Garrigues | Garrotxa | Gironès | Maresme | Montsià | Noguera | Osona | Pallars Jussà | Pallars Sobirà | Pla de l'Estany | Pla d'Urgell | Priorat | Ribera d'Ebre | Ripollès | Segarra | Segrià | La Selva | Solsonès | Tarragonès | Terra Alta | Urgell | Val d'Aran | Vallès Occidental | Vallès Oriental

Komarkoj de Nord-Katalunio
Alta Cerdanya | Capcir | Conflent | Fenolleda | Rosselló | Vallespir

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti