Kombinaĵo de 2 riproĉaj kuboj
En geometrio, kombinaĵo de du riproĉaj kuboj estas unuforma pluredra kombinaĵo, komponaĵo de la 2 spegulaj variantoj de la riproĉa kubo.
Kombinaĵo de du riproĉaj kuboj | |
Plia nomo | UC68 |
Speco | Unuforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 48 |
Lateroj | 120 |
Edroj | 16+48 trianguloj, 12 kvadratoj |
Komponantoj | 2 riproĉaj kuboj |
Geometria simetria grupo | Okedra Oh |
Geometria simetria grupo de komponanto | Nememspegulsimetria okedra O |
La situo de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas la sama kiel de konveksa neunuforma senpintigita kubokedro, havanta nekvadratajn ortangulajn edrojn kaj malregulajn seslaterajn kaj oklaterajn edrojn kun alterne du malsamaj lateraj longoj.
Vidu ankaŭ
redakti- Kombinaĵo de 2 dudekedroj (pro tio ke la dudekedro estas unuforma riproĉa kvaredro, ĉi tiu kombinaĵo estas simila al la aliaj riproĉaj paraj kombinaĵoj)
- kombinaĵo de 2 riproĉaj dekduedroj
Referencoj
redakti- John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Unuformaj Kombinaĵoj de Unuformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447–457, 1976.