Kombinaĵo de 8 okedroj kun turna libereco

En geometrio, kombinaĵo de ok okedroj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 8 okedroj, konsiderataj kiel triangulaj kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per kunmeto de ok identaj okedroj, kaj tiam turno de ili en paroj ĉirkaŭ la kvar aksoj kiuj trapasas la centrojn de du kontraŭaj okedraj edroj. Ĉiu okedro estas turnita per egala (kaj kontraŭa en paro) angulo θ.

Kombinaĵo de ok okedroj kun turna libereco
Plia nomo UC11
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 48
Lateroj 96
Edroj 16+48 trianguloj
Komponantoj 8 okedroj
Geometria simetria grupo Okedra Oh
Geometria simetria grupo de komponanto 6-obla nepropra turnado S6
vdr

Se θ=0, ĉiuj ok okedroj koincidas. Se θ estas 60 gradoj, la okedroj koincidas en paroj kaj rezultiĝas (du koincidantaj kopioj de) la kombinaĵo de 4 okedroj.

Karteziaj koordinatoj redakti

Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj permutoj de

(±(1 − cosθ + (√3) sin θ), ±(1 − cosθ − (√3)sinθ), ±(1 + 2 cosθ))

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.