Kombinaĵo de granda dudekedro kaj granda steligita dekduedro

En geometrio, kombinaĵo de granda dudekedro kaj granda steligita dekduedro estas figuro kiu povas esti konsiderata kiel pluredra steligopluredra kombinaĵo.

Kombinaĵo de granda dudekedro kaj granda steligita dekduedro
Plia nomo 15-a steligo de dudek-dekduedro
Speco Steligo de dudek-dekduedro kaj duala pluredra kombinaĵo
Indeksoj W61
Verticoj 32
Lateroj 60
Edroj 20 trianguloj
12 stelokvinlateroj
Komponantoj 1 granda dudekedro
1 granda steligita dekduedro
Kerno Dudek-dekduedro
Konveksa koverto Romba tridekedro
Geometria simetria grupo Dudekedra simetrio Ih
vdr

Ĝi havas dudekedran simetrion Ih kaj ĝi havas la saman situon de verticoj kiel romba tridekedro.

Kiel kombinaĵo redakti

La figuro estas pluredra kombinaĵo de granda dudekedro kaj granda steligita dekduedro. Ĝi estas unu el kvar kombinaĵoj konstruitaj el regula pluredro kaj ĝia duala.

 
Granda dudekedro
 
Granda steligita dekduedro

Kiel steligo redakti

Ĉi tiu figuro estas pluredro, la 15-a steligo de la dudek-dekduedro, kaj ĝi estas donita en listo de pluredroj de Wenninger kun indekso 61 (???).

Steligaj facetoj por la konstruado estas:

 
Facetoj de trianguloj
 
Facetoj de kvinlateroj

Referencoj redakti

  • Wenninger, Magnus. (1974) Polyhedron Models - Pluredraj modeloj. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-09859-5.

Eksteraj ligiloj redakti