Komedia filmo

filma ĝenro

Komedio estad ĝenro de filmoj en kiu la ĉefa emfazo estas al humoro. Tiuj filmoj estas desegnitaj por ke la publiko ridu pere de amuzo, distro kaj plej ofte per troigo de karakteroj cele al la humora efiko.[1] Filmoj en tiu tradicia stilo finas per feliĉa fino (el kio la nigra komedio estas escepto). Unu el la plej antikvaj ĝenroj en kino, nome kelkaj el la plej fruaj mutaj filmoj estis komedioj, ĉar la alvida komedio ofte dependas fakte el vidaj rimedoj, sed postulo de sono. Kiam la sonkino ekhegemonis dum la 1920-aj jaroj, la komediaj filmoj iel ŝanĝiĝis, ĉar la rido tiam rezultis el burleskaj situacioj sed ankaŭ el dialogo.

Komedio, kompare kun aliaj filmaj ĝenroj, metas multe pli grandan fokuson al individuaj steluloj, kaj multaj iamaj komikistoj kaj teatraj aktoroj transiris al la kinindustrio pro sia populareco. Kvankam multaj komediaj filmoj estas malpezaj historioj sen alia intenco krom la amuzigo, aliaj enhavas politikajn aŭ sociajn enhavojn (kiaj The King of Comedy kaj Wag the Dog).

Multaj aktoroj kaj reĝisoroj el la moderna kinarto specialiĝis en komediaj filmoj, kiel Charles Chaplin, Jerry Lewis, Woody Allen, Monty Python kaj multaj aliaj.

Komediaj filmoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Comedy Films". Filmsite.org. Alirita la 5an de Septembro 2018.

Bibliografio redakti

  • Thomas W. Bohn kaj Richard L. Stromgren, Light and Shadows: A History of Motion Pictures, 1975, Mayfield Publishing.
  • Horton, Andrew S. (1991). Comedy/Cinema/Theory. University of California Press. ISBN 978-0-520-07040-0.
  • King, Geoff (2002). Film Comedy. Wallflower Press. ISBN 978-1-903364-36-9.
  • Rickman, Gregg (2004). The Film Comedy Reader. Limelight Editions. ISBN 978-0-87910-295-1.
  • Weitz, Eric (2009). The Cambridge Introduction to Comedy. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-83260-1.