Komencanto (revuo)

(Alidirektita el Komencanto)

Komencanto estas revuo por ĉiu, kiu lernas, posedas, aŭ instruas Esperanton. La revuo Komencanto ("K") speciale taŭgas por kursoj, grupoj kaj societoj. Ĝi regule aperis ekde 1998 ĝis 2008 kun 16 paĝoj en formato A4 kun 6 kajeroj jare.

“K” ne havas urĝajn informojn, tial ĝia enhavo estas ĉiam aktuala. La abonantoj ricevas la plenan stokon, sendepende de momento de abono.

Ĉiujare la revuo publikigas verkojn de 40 ĝis 50 komencantaj aŭtoroj el 20 ĝis 25 landoj el la tuta mondo.

Enhavo

redakti

En la revuo “KOMENCANTO” oni trovas jenajn temojn:

Kiel tio komenciĝis? Konataj aktivuloj, prezidantoj de asocioj, redaktoroj, eminentaj esperantistoj rakontas, kiel ili estis komencantoj.

Literatur-historiaj paĝoj Estas praktikaj provoj de komencantaj aŭtoroj:poemoj, rakontoj originalaj kaj tradukitaj.

Esperanta gramatiko serioze kaj ŝerce

Neelpensitaj historioj Estas amuzaj okazaĵoj, kiuj vere okazis al niaj legantoj aŭ iliaj proksimuloj

Tempo kaj homoj Temo por filozofiumi pri eterno — bildetoj, frazoj, aforismoj, proverboj…

Aforismoj "Aforismo estas kvazaŭ mini-jupo: kurte kaj vidinte”.

Anekdotoj Multaj diverstemaj materialoj, de iu regiona kanto ĝis kulinara recepto.

Invitoj kaj Informoj informoj pri kaj Invitoj al E-renkontoj aû konkursoj

'Korespondu! Aliaj temoj Pentraĵoj kaj desegnaĵoj…'

Tra la tuta revuo, de kovrilo ĝis kovrilo estas farita kaj desegnita nur por esperantistoj — por legantoj de KOMENCANTO.

Eksteraj ligiloj

redakti