Komerca fiŝkaptado

Komerca fiŝkaptado estas la agado de kaptado de fiŝoj kaj alia marmanĝaĵo por komerca profito, plejparte farita ĉe naturaj fiŝejoj. Ĝi disponigas grandan kvanton de manĝaĵo al multaj landoj ĉirkaŭ la mondo, sed tiuj kiuj praktikas ĝin kiel industrio ofte devas persekuti fiŝojn longe en la oceanon sub malfacilaj kondiĉoj. Grandskala komerca fiŝkaptado ankaŭ estas konata kiel industria fiŝkaptado. Tiu profesio akiris popularecon kun la prezentado de televidaj programoj kiaj Deadliest Catch, Swords, kaj Wicked Tuna. La plej gravaj fiŝaj industrioj ne estas posedataj nur de gravaj entreprenoj sed ankaŭ de malgrandaj familioj.[1] La industrio devis adaptiĝi tra la jaroj por daŭre gajni profiton. Studo fare ĉe kelkaj komercaj fiŝkaptadaj firmaoj posedataj de malgrandaj familioj montris, ke ili adaptiĝis por daŭre gajni porvivaĵon sed ne nepre faris grandan profiton.[1] Estas la adaptiĝa kapableco de la fiŝkaptistoj kaj iliaj metodoj kio kaŭzas iun konzernon por fiŝkaptadaj manaĝeroj kaj esploristoj; ili diras ke pro tiuj kialoj, la daŭripovo de la maraj ekosistemoj povas esti en danĝero esti detruita.[1]

Ekzemplo de komerca fiŝkaptado.
Reveno de fiŝkaptistoj al Roses, Provinco Ĝirono, Katalunio.
Spadofiŝo en fiŝakciejo de la Haveno de Vigo.

Priskribo redakti

Komercaj fiŝkaptistoj rikoltas vastan gamon de bestoj, inter kiuj tinusoj, moruoj, karpoj, kaj salmoj ĝis salikokoj, krilo, omaroj, konkoj, kalmaroj, kaj kraboj, en diversaj fiŝejoj por tiuj specioj.

Ekzistas grandaj kaj gravaj fiŝkaptejoj tutmonde por diversaj specioj de fiŝoj, moluskoj, krustacoj, kaj ekinodermoj. Tamen, tre malmultaj specioj subtenas la plimulton de la fiŝkaptejoj de la mondo. Kelkaj el tiuj specioj estas haringoj, moruoj, anĉovoj, tinusoj, flesoj, mugiledoj, kalmaroj, salikokoj, salmoj, kraboj, omaroj, ostroj kaj pektenoj. Ĉio krom tiuj lastaj kvar disponigis tutmondan kaptaĵon de pli ol miliono da tunoj en 1999, kun haringoj kaj sardinoj kune disponigante kaptaĵon de pli ol 22 milionoj da tunoj en 1999. Multaj aliaj specioj estas fiŝkaptitaj en pli malgrandaj nombroj.

La industrio, en 2006, ankaŭ sukcesis generi pli ol 185 miliardojn da dolaroj en vendo kaj ankaŭ disponigi pli ol du milionojn da laborlokoj en Usono, laŭ ekonomia raporto publikigita fare de Fisheries Service de NOAA. New Economic Report Finds Commercial and Recreational Saltwater Fishing Generated More Than Two Million Jobs.. National Oceanic and Atmospheric Administration. Alirita 19a de Aprilo 2012.</ref> Komerca fiŝkaptado povas oferti abundon de laborlokoj, sed la salajro varias de boato al boato, de sezono al sezono. Krabfiŝkaptisto Cade Smith estis citita en artikolo fare de Business Week dirante, "There was always a top boat where the crew members raked in $50,000 during the three- to five-day king crab season--or $100,000 for the longer snow crab season" tio estas "Estas ĉiam pinto-boato kie la skipo-membroj ricevas 50,000 USD dum la tri- ĝis kvintaga reĝkraba sezono - aŭ 100,000 USD por la pli longa neĝokraba sezono".[2] Tio povas esti vera, sed ekzistas ankaŭ la boatoj kie oni ne faras bone; Smith poste diris en la sama artikolo ke lia plej malbona sezono forlasis al li kun perdo de 500 dolaroj.

Artikolo de 2009 en gazeto Science taksis, por la unua fojo, la totalan mondan fiŝan biomason ie inter 0,8 kaj 2,0 miliardoj da tunoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (2005) “Adaptations by Long-Term Commercial Fishing Families in the California Bight: Coping with Changing Coastal Ecological and Social Systems.”, Human Organization 64 (3), p. 225–237. 
  2. Miller, Kerry. Worst Jobs with the Best Pay. Businessweek. Alirita 19a de Aprilo 2012.

Eksteraj ligiloj redakti