Komerca ŝiparo

la aro de komercaj ŝipoj, registritaj en specifa lando
(Alidirektita el Komerca floto)

Komerca ŝiparokomerca floto estas la aro da komercaj ŝipoj, kiuj estas registritaj en specifa lando.

la krozŝipo Deutschland ekde 2015 apartenas al la komerca ŝiparo de la Bahamoj
Nombro de komerca ŝiparo laŭ lando (stato 2006)

Ŝipspecoj de la komerca ŝiparo estas ĉefe kargoŝipoj ĉiaspecaj, ŝipoj por pasaĝertransporto (pramoj kaj krozŝipoj), sed ne ŝipoj por profundmara fiŝkaptado. Detale, nur tiuj marŝipoj apartenas al la komerca ŝiparo, kiuj estas klasigitaj kaj enskribitaj en la ŝipregistro de sia lando. Komercmara ŝipo montras la flagon de la ŝtato en kiu ĝi estas registrita kaj estas submetita al sia impostaj, mediaj kaj laboraj regularoj.

La komerca flago de kelkaj ŝtatoj montrataj sur ŝipoj diferencas de ilia nacia flago.

La 10 plej grandaj komercaj flotoj[1][2]
Lando milionoj da kruda tunaro

(stato en 2013)

Nombro de ŝipoj

(stato en 2016)

 Panamo 215.9 6 517
 Liberio 124.1 3 036
 Marŝala Insularo 90.3 2.681
 Honkongo 85.3 2.271
 Singapuro 67.6 2.208
 Malto 49.6 1 757
 Bahamoj 48.2 1.132
 Grekio 41.5 1 044
 Ĉinio 41 2.818
 Kipro 29.3 829

Referencoj redakti