La komerca politikopolitiko de komerco estas aro de iniciatoj de la registaro de lando pri internacia komerco, tio estas, pri la importado kaj eksportado de produktoj kaj servoj (nomitaj are "havaĵoj") de tiu lando al kaj el aliaj. La komerca politiko de lando en difinita momento povas esti konsiderita en rangaro inter la ekstremoj de libera komerco (neniu restrikto al komerco) kaj protektismo (muktaj restriktoj, por protekti la lokajn produktistojn). Foje kelkaj landoj povas interkonsenti komunan komercan politikon rilate al aliaj, formante por ekzemplo doganunion, kiel estas la Eŭropa UnioMerkosudo. La komerca politiko de almenaŭ du registaroj de du diferencaj landoj povas rezulti en komerca pakto, nome komerca interkonsento aŭ komerca traktato inter tiuj du landoj, aŭ ankaŭ fare de pliaj landoj (ekzistas komercaj traktatoj subskribitaj de multaj landoj). Tiuj traktatoj, de negocado tre kompleksa, promocias komercan politikon stabilan laŭlonge, ĉar kutime estas komplika ŝanĝi ilin laŭ la diversaj avataroj kiujn la tutmonda ekonomio okazigas al ĉiu el la subskribintoj.

Kontenerŝipoj, vehiklo pere de kiu oni realigas grandparte la tutmondan komercon.

Vidu ankaŭ redakti