Malfermi la ĉefan menuon
Belgrado, sidejo de Kominform ĝis 1948, jaro de la rompiĝo inter Sovetunio kaj Jugoslavio.
Etapoj de la ŝanĝiĝanta influo de Sovetunio sur siaj satelitaj ŝtatoj en Eŭropo.

Kominform (ruse: КоминформКоминформбюро; plentitole: Информационное бюро коммунистических и рабочих партий / Informacionoje bjuro komunistiĉeskiĥ i raboĉiĥ partij - tradukite: Informigburoo de komunistaj kaj laboristaj partioj) estis internacia komunisma informorganizo kaj iel posteula organizo de la Tria Internacio.

CeloRedakti

Kominform fondiĝis en Szklarska Poręba (Pollando) la 27-an de septembro 1947 fare de la komunistaj partioj de Sovetunio, Bulgario, Pollando, Jugoslavio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Italio kaj Francio. Ĝia unua tasko estis interŝangi informojn kaj spertojn inter la socialismaj partioj kaj oni spronis la membrojn al libervola kunordigo de agadoj. Inter la fondintoj estis i.a.la bulgaro Georgij Dimitrov.

HistorioRedakti

Stalin kunvokis la konferencon responde al pluraj kontroversioj inter komunistaj eŭropaj registaroj ĉu partopreni konferencon en Parizo pri la plano Marshall julie 1947. Flanke de Sovetunio la konferencon gvidis Andrej Ĵdanov, kiu en sia referato konstatis, ke rilate al ofensivo de la „usona imperialismo”, kiu laŭdire kaŭzis aperon de la du tendaroj („imperialisma” kaj „demokratia”) oni devas „kunpremi vicojn” kaj fondi konstantan „konsultan” organon de komunistaj partioj. Dum la konferenco la ideon apogis antaŭ ĉio reprezentantoj de Komunista Partio de Sovetunio kaj de Jugoslavio, ceteraj partoprenantoj prefere restis pasivaj; flanke de Pola Laborita Partio forte ĝin apogis juddevena Hilary Minc, sed Władysław Gomułka estis skeptika pri bezono de la Buroo.

Problemoj kaj finoRedakti

Sed baldaŭ ĝi estis dominita fare de la Komunista Partio de Sovetunio kaj fiutiligitis fare de Stalin por eksterlandaj aferoj de sovetia politiko, aparte kontraŭ la dissplitiĝtendencoj de konsideritaj ribeluloj jugoslavaj sub la gvido de la eksa partizangvidanto Josip Broz Tito.

Pro la rifuzo de la sudslavoj sekvi senkritike la sovetian modelon kaj pro ilia volo trovi propran vojon socialismen, la Komunista Partio de Jugoslavio devis malaniĝi al Kominform en junio de 1948. Simpatiantoj de la Tito-politiko ene de la aliaj membropartioj de Kominform senskrupule persekutitis laŭ ordono de Stalin mem.

La sidejo kominforma, ĝis tiam en Belgrado, translokitis al Bukareŝto. En la kadro de malstalinigo de la Orienta Bloko meze de la 1950-aj jaroj kaj cele la normaligon de la rilatoj kun Jugoslavio, la tuta Kominform-organizo malfonditis en la 17-a de aprilo 1956, laŭ instigo de Nikita Ĥruŝĉov.

Membraj partiojRedakti

FontoRedakti

Artikolo Internationale, ĉe la germanlingva Microsoft Encarta, 2007 (DVD).

LiteraturoRedakti

  • G. Procacci (eld.): The Cominform. Minutes of the Three Conferences (1947-1949), Milano, Feltrinelli, 1994.
  • Lilly Marcou, Le Kominform, Paris: Presses de la Fondation Nationale des Sciences Politiques, 343p., 1977 ISBN 978-2-7246-0381-1
  • Душан Биланџић, Хисторија Социјалистичке ФНРЈ-Главни Процеси, Загреб, 1979.
  • Група аутора, Историја Савеза Комуниста Југославије, Београд, 1985.
  • Миодраг Маровић, Три изазова Стаљинизму, Ријека, 1983.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti