Komisaro de la Sankta Inkvizicio

La komisaro de la Sankta Inkvizicio estis la ministro aŭ eklezia delegito, kiun la tribunalo de la Inkvizicio havis en la ĉefpastrejoj kaj loĝlokoj por plenumi kelkajn aferojn kiuj koncernis al li, kaj precipe, por krei la liston de deliktoj kiun tiu tribunalo jam konis.

Kreinte tiun ĉi institucion en Hispanion pere de buleo de la papo Siksto la 4-a, ekspedita en 1479, laŭ peto de la Katolikaj Gereĝoj, nur estis nomumitaj du inkvizitoroj en Reĝlando de Kastilio. Poste ĝi ampleksiĝis samkiel iliaj koncernaĵoj, pro kio ili devis nomumi delegitojn kiuj helpus ilin en la plenumado de iliaj taskoj. Pere de tio ĉi kreiĝis la komisaroj de la Sankta Inkvizicio, kiuj komence apenaŭ plenumis gravajn taskojn sed poste ili ricevis pli gravan pozicion.