La komisiono Juncker estas la Eŭropa Komisiono prezidata de la konservativa luksemburgano Jean-Claude Juncker, kiu oficis inter la jaroj 2014 kaj 2019. Ĝi sekvis la antaŭajn oficperiodojn 2004-2009 kaj 2009-2014 gvidatajn fare de José Manuel Durão Barroso, kaj oficiale ekfunkciis la 1-an de novembro 2014.

Komisiono Juncker
College of Commissioners of the European Union
Jurisdikcio Eŭropa Unio
Partoprenanta Jean-Claude JunckerFrans Timmermans • Federica Mogherini • Maroš ŠefčovičJyrki KatainenKristalina GeorgievaValdis DombrovskisAndrus AnsipVěra Jourová • Günther Oettinger • Pierre Moscovici • Marianne Thyssen • Corina Crețu • Johannes Hahn • Dimitris Avramopoulos • Jonathan Hill, Baron Hill of Oareford • Vytenis Andriukaitis • Elżbieta Bieńkowska • Miguel Arias Cañete • Neven Mimica • Margrethe Vestager • Violeta Bulc • Cecilia Malmström • Karmenu Vella • Tibor Navracsics • Carlos Moedas • Phil Hogan • Christos Stylianides vd
Dum 1-a de novembro 2014 - 30-a de novembro 2019
Antaŭulo Komisiono Barroso 2
Sekvanto Komisiono von der Leyen
vdr
Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker

Laŭ la Traktato de Lisbono, kiu validas ekde la 1-a de decembro 2009 kaj antaŭvidas aldonajn povojn por la Eŭropa Parlamento, la parlamento en 2014 post ĝia starigo per la Eŭropaj balotoj 2014 unuafoje elektis la prezidanton de la Eŭropa Komisiono. Krom la prezidanto la Komisiono konsistis el 27 pliaj komisionanoj. La Komisiono unuafoje strukturiĝis laŭ taskoblokoj, kiujn poe prezidas komisiona vicprezidanto kaj al kiuj apartenas pluraj pliaj komisionanoj de difinitaj fakoj.