Komizo estas helpa salajrulo, dungito, kiu prizorgas la vendadon en komercfirmao, aŭ la kontoraferojn en banko: granda magazeno bezonas la servojn de armeo da komizoj. Migra komizo, vaganta aŭ vojaĝa komizo estas reprezentanto de komerca firmao, vizitanta eventualajn klientojn por elmontri specimenojn kaj kolekti mendojn.

Omaĝo al komerca komizo (Francisco López Hernández, 1998). Trajnstacidomo Atocha, Madrido, Hispanio.