La komoda varano (Varanus komodoensis) aŭ alinome komoda estas la plej granda vivanta lacerta specio, apartenanta al varanedoj (Varanidae). Ĝi estas endemia en la Aŭstralazia ekozono kaj vivas nur sur Komodo kaj kelkaj najbaraj insuloj de la indonezia Malgrandaj Sundaj Insuloj. Ĝi estas forte protektita besto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Komoda varano


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Lacertuloj Lacertilia
Familio: Varanedoj Varanidae
Genro: Varano Varanus
Specio: V. komodoensis
Varanus komodoensis
Ouwens, 1912
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi povas longi ĝis 3 m, pezi ĝis 130 kg, aĝi eĉ 100 jarojn. la komoda varano ofte fosas kavon, profundan je 9 m kaj tie ĝi demetas la ovojn, kiuj eloviĝas en aprilo aŭ majo. La noveloviĝintaj idoj longas ĉ. 45 cm kaj vivas kelkajn monatojn sur arboj.

La plenkreskaj komodaj varanoj kanibalismas la malpli grandajn, kelkfoje eĉ plenkreskajn varanojn. Ili kuras rapide, kelkfoje atakas eĉ la homon kaj mortigas lin/ŝin. Ili nutras sin ĉefe per mortintaj bestoj, kaj vagadas dumtage serĉante tiujn.