Komoroj
lando, konsistanta el insuloj en Hinda Oceano
La Komoroj (Unio de Komoroj) estas ŝtato en la komora insularo en la Hinda Oceano oriente de Afriko. Al ĝi apartenas tri el la kvar insuloj de la insularo: Granda Komoro, Anjuano kaj Mohéli. La kvara insulo, Majoto, apartenas al Francio.
الاتحاد ﺍﻟﻘﻤﺮي Udzima wa Komori | |
Unio de Komoroj | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Udzima wa ya Masiwa | |
Nacia devizo: Unité - Solidarité - Développement Unueco - Solidareco - Disvolvado | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Moronio, 11° 41′ S 43° 16′ O / 11.683 °S, 43.267 °O (mapo) |
Oficiala(j) lingvo(j) | komora |
Ĉefa(j) lingvo(j) | araba, franca |
Plej ofta(j) religio(j) | Islamo |
Areo % de akvo |
2 170 km² ? |
Loĝantaro | 731 775 (2008) |
Loĝdenso | 309 loĝ./km² |
Vivolongo | 60,5 |
Horzono | +3 |
Interreta domajno | km |
Landokodo | KM |
Telefona kodo | 269 |
Plej alta punkto | Mount Karthala |
Plej malalta punkto | Hinda Oceano |
Politiko | |
Politika sistemo | federismo |
Ŝtatestro | Azali Assoumani |
Ĉefministro | |
Nacia tago | 6-a de julio |
Sendependiĝo disde Franco | 6-a de julio 1975 |
Ekonomio | |
Valuto | Komora franko (KMF) |
MEP | laŭ 2012 |
– suma | $ 600 Mio. |
– pokapa | $865 |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | Komora Esperanto-Asocio |
Biogeografie la insuloj situas en la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj konstituas unu solan ekoregionon, nomitan la "komoraj arbaroj".
Ekstera politikoRedakti
La Komoroj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
EsperantoRedakti
La landa asocio estas Komora Esperanto-Asocio.