Kompanio de la Hudsona Golfo
La Kompanio de la Hudsona Golfo (franclingve Compagnie de la Baie d'Hudson, anglalingve Hudson's Bay Company) estis originale komerca kolonia kompanio, fondita en Londono en 1670 cele al peltkomerco ĉirkaŭ la Hudsona Golfo. Ĝi ankoraŭ ekzistas hodiaŭ, kaj estas eĉ la plej malnova firmao de Nordameriko. La kompanio havis grandan influon en la historio de Kanado.

Magazeno La Baie, ĉe la strato Sainte-Catherine en Montrealo.
La kompanio hodiaŭ posedas multajn butikojn (ĉirkaŭ 250 en 2020, inkluzive de etaj vendejoj kaj grandaj magazenoj.) Ĝi posedas la markojn The Bay kaj posedis Zellers antaŭ ol ĝi fermiĝis, kaj havis proksimume 30000 dungitulojn en 2020.[1]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-10-30. Alirita 2020-11-27.