Kompendio de la Katolika Sociala Doktrino

Kompendio de la Katolika Sociala Doktrino (sigle KDSC), estas libro ellaborita kaj eldonita (2004 ĉe Libreria Editrice Vaticana) zorge de la Papa Konsilio de Justeco kaj Paco en kiu estas kunigitaj kaj sisteme ordigitaj la instruaĵoj de la eklezia magisterio rilate la katolikan socialan doktrinon. La iniciato startis el Papo Johano Paŭlo la 2-a kiu tiucele taskis la menciitan Konsilion.

Celo de la verko redakti

La Katolikan Socialan Doktrinon konsistigas serio da enciklikoj kaj paroladoj de la Papoj kiuj ofte donas aŭtoritaton al la esploroj kaj studoj de la diversaj episkoparoj aŭ de la multeflanka katolika intelektularo kaj ekleziaj kaj universitatoj aŭ kulturaj institucioj. La temoj similas al tiuj precipaj pri politiko, justeco, paco, problemoj pri laborista klaso, fundamentaj rajtoj de la viro kaj virino ktp. Tiuj dokumentoj estis verkitaj en diversaj epokoj por respondi al la postuloj de la historia momento, sen tamen unuiga kaj sistema projekto, sen la celo pritrakti la objekton plenkomplete kaj ordigite.

La kompendio estis kompilita ĝuste laŭ sistema planado kaj metante ordon en la vastega materio: se ekzemple, diversaj enciklikoj jam diversfonte kaj diversvidpunkte pritraktis la temon “laboro”, en la Kompendio ĉiuj tiuj kontribuoj estas kunigitaj kaj harmoniigitaj en unika ĉapitro diverscele konsulteblaj.

Enhavoj redakti

  • Enkonduko: pri humanismo solidara kaj integra

UNUA PARTO

  • Ĉapitro unua: la amplano de Dio por la homaro
  • Ĉapitro dua: misio de la Eklezio kaj sociala doktrino
  • Ĉapitro tria: la homa persono kaj ties rajtoj.
  • Ĉapitro kvara: La principoj de la Katolika Sociala Doktrino

DUA PARTO

  • Ĉapitro kvina: la familio, viva ĉelo de la socio
  • Ĉapitro sesa: la homa laboro
  • Ĉapitro sepa: la ekonomia vivo
  • Ĉapitro oka: la politika komunumo
  • Ĉapitro naŭa: la internacia komunumo
  • Ĉapitro deka: gardi la medion
  • Ĉapitro dekunua: la promocio de la paco

TRIA PARTO

  • Ĉapitro dudeka: sociala doktrino kaj eklezia agado
  • KONKLUDO: por civilizo de amo

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Pontificio Consiglio della Giustizia e della Pace, Compendio della Dottrina Sociale della Chiesa, Libreria Editrice Vaticana, 2005.

Eblas legi la dokumenton en diversaj lingvoj interalie en la itala (Compendio della Dottrina Sociale, en la angla (Compendium of Catholic social teaching), kaj en la hebrea (מצבור של הקתולי(ההוראה חברתיים).