Komsomolsko-ĉe-Amuro
Komsomolsk-na-Amure (ruse Комсомольск-на-Амуре) estas urbo en la rusia Fora Oriento kiu estis la plej granda armea bazo en la sovetunia tempo. La urbo situas sur la maldekstra bordo de la rivero Amuro, kiu konsistas ankaŭ el longdistancaj marĉoj kun multaj disbranĉiĝoj, riveretoj kaj insuletoj. En la urbo haveblas fervoja stacio kaj flughaveno.
Komsomolsko-ĉe-Amuro | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 681000–681999 [+] | ||
Retpaĝaro | www.kmscity.ru [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 249 810 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 768 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 33′ N, 137° 0′ O (mapo)50.55137Koordinatoj: 50° 33′ N, 137° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 47 m [+] | ||
Areo | 325,1 km² (32 510 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+10:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝis 1932 ĝia nomo estis Permskoje (Пермское). En 1959 la urbo havis 177 mil loĝantojn, en 2002 — 281 mil.
Historio kaj ekonomioRedakti
Antaŭe tiu areo apartenis antaŭe al la Ĉina Imperio. En 1858 ĝi transiris al la Rusia imperio laŭ la Traktato de Aigun (ĉine: 瑷珲条约, pinjine: Aìhún Tiáoyuē, ruse : Айгунский договор).
La urbo estis fondita en 1932 fare de membroj de la Komsomolo. La loĝloko transformiĝis je industria urbo kun fera metalurgio, maŝinkonstruado, petrolkemio, malpeza industrio, manĝaĵo-industrio kaj ŝipkonstruado kiel la plej gravaj ekonomiaj sektoroj.
La urbo estas ankaŭ konata por la aviadila industrio (Suĥoj). La urbo estas la fino de la fervojo Bajkalo-Amuro kaj ankaŭ havas havenon. Rosneft ekspluatas la plej orientan rusan naftorafinejon.
StalinRedakti
Dum la regado de Stalin la urbo devis fariĝi modela urbo kun modernaj fabrikoj kaj komfortaj apartamentoj por la laboristoj, inkluzive sekretan armean ŝipkonstruejon kie centoj da submaraj ŝipoj estis konstruitaj, la duono propulsita de nuklea energio. Ĝi devis ne nur fariĝi la urbo al kiu estis senditaj gejunuloj de la Komsomollo, sed ĝi fariĝis ankaŭ urbo de la Gulago. Preskaŭ miliono da punlaboristoj, 'ekzilitaj kamparanoj' kaj aliaj homoj konsideritaj malamikaj al la reĝimo, poste ankaŭ germanaj kaj japanaj militkaptintoj devis fari labrojn tie i.a. por la BAM (la fervojo Bajkalo-Amuro aŭ dua transsiberia fervoja linio)[1].
ĜemelurbojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 134-135, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6