Nia erao

(Alidirektita el Komuna Erao)

Nia erao (n.e.) estas religie neŭtrala alternativa nomo por la temporeferenco Anno Domini (A.D.) aŭ post Kristo (p.K.).

Antaŭ nia erao (a.n.e.) estas la alternativo por antaŭ Kristo (a.K.).

Praktike en esperantlingvaj tekstoj pli oftas la vortumo "de nia erao" kaj "antaŭ nia erao" kaj kelkfoje "nova erao" kaj "antaŭ nova erao" (ne nur por jaroj, sed ankaŭ por jardekoj, jarcentoj, jarmiloj) - tiuj vortumoj celas la samon, kaj ili aperas en la sama mallongigita formo (n.e. kaj a.n.e.).

La supre menciitaj kristanaj kaj religie neŭtralaj terminoj estas ekvivalentaj. Tial la nombro de iu ajn specifita jaro do restas senŝanĝa, kaj la temporeferencado restas bazita sur la gregoria (aŭ, se necesas, la arĥaika julia) kalendaro de la kristana erao.

Dum la termino "nia erao" estas religie neŭtrala, tamen kristanoj ja povas pensi Kristana Erao kaj antaŭ la Kristana Erao, kiam ili vidas la mallongigojn K.E. kaj a.K.E. Tiel ĉiuj estu kontentaj. Tia "du-pensebleco" fakte okazas en la angla lingvo.

Rimarkendas, ke "nia" (aŭ "komuna") erao samkiel la pli historia nomigo Anno Domini ne inkluzivas jaron nulan, do la vico de jaroj estas: ... 3 a.n.e., 2 a.n.e., 1 a.n.e., 1 n.e., 2 n.e., 3 n.e. ... Tio kontrastas al la astronomia jarnombrado, kiu uzas jaron nulan kaj negativajn jarojn, do ĝia responda jarvico estas: ... -2,-1, 0, 1, 2, 3 ... Jaro nulo gravas tiam, kiam oni deziras facile, kaj senerare, matematike kalkuli la daŭron de tempo-intervaloj, kiuj etendiĝas trans la komenco de la jaro 1, kio ne eblas per kutima kalendaro, en kiu, ekzemple, la distanco inter la 1-a de Januaro de la jaro 5 a.n.e. kaj la 1-a de Januaro de la jaro 5 de nia erao pasis naŭ jaroj, sed ne dek, kiel ŝajnus laŭ la naiva aritmetika kalkulo: .

La vortoj 西暦紀元 (okcidenta kalendaro) en la japana kaj 公元 (publika erao; oficiala erao) aŭ 西元 (okcidenta erao, ĉefe uzata en Tajvano) en la ĉina lingvo signifas la samon kiel Nia Erao.

Vidu ankaŭ redakti