Komuna Sinodo de la Episkopujoj en la Federacia Respubliko Germanio

katolika sinodo de 1971 ĝis 1975 en Germanio

La Komuna Sinodo de la Episkopujoj en la Federacia Respubliko Germanio (germane Gemeinsame Synode der Bistümer in der Bundesrepublik Deutschland), aŭ pli neformale Sinodo de Würzburg (germane Würzburger Synode), inter la jaroj 1971 ĝis 1975 kunvenis en la urbo Würzburg de Germanio. La celo de la sinodo estis la realigo de la decidoj de la Dua Vatikana Koncilio en la paroĥejoj, episkopujoj (diocezoj) kaj aliaj administraj unuoj de la katolika eklezio en la Federacia Respubliko Germanio. La sinodon en februaro 1969 kunvokis la Germana Episkoparo.

postmarko de FRG el 1972 pri la sinodo montras la urbon sigelon de Würzburg de 1237 kun la urba katedralo

Inter januaro 1971 ĝis novembro 1975 okazis ok sesioj. La rezultoj de la sinodo estis fiksitaj en 18 decidoj kaj 6 "laborpaperoj". Prezidanto de la sinodo estis la kardinalo Julius Döpfner, kiu mortis rapide post publikiga aprobo de la fina resumo.

la katolika katedralo de Würzburg

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti