Malfermi la ĉefan menuon

Komuna bono kaj naturaj bonoj estas filozofia-teknika-kuiltura sintagmo koncernanta diversajn konceptojn apartenantajn al diversaj medioj de la moderna sciencaro. En la plej komuna popola nocio estas difinita komuna bono specifa bono kiu estas kunpartigita ĉe ĉiuj membroj de aparta komunumo: kunposedo kaj civitana uzo. Okazas difinoj pri komuna bono ankaŭ en la filozofia medio, en tiuj de la etiko, de la politika scienco, de la religio kaj de la jurfilozofio.[1]

Historia profiloRedakti

La mezepokaj okcidentaj (interesus konsideri ankaŭ la spekulativaĵojn de la orienta filozofoj) filozofoj akceptis kaj plipruvis la aristotelan koncepton pri komuna bono [2] Tiu koncepto estis esprimita en filozofia-religia kampo, de Tomaso de Akvino, en la Summa Theologiae, verkita inter la jaroj 1265 kaj 1274, en kiu estas dirate, rilate la esencon de leĝo, ke tiu ĉi "nenialio estas ol preskribo de la racio, koncerne la komunan bonon, promulgita de la gvidanto de la komunumo" (I pars, q. 90, a. 4), pliasertante ke la komuna bono estas ankaŭ komuna celo.
En alia similsenca komento de la Sumo de teologio, Q.29 artt. 37-42, ĉiam referencante al la komuna bono, li subtenas la licecon de la mortopuno baziĝante sur la nepreco konservi la komunan bonon. La teologo, tamen, instruis ke tiu puno estas aljuĝenda nur al la kolpulo pri gravegaj krimoj, dum ĝuste en tiu epoko oni kutimis ĝin uzi facile kaj kun granda diskrecio.
Ĉe mezepokaj pensuloj, kaj precipe ĉe la modernaj kaj samtempaj, estas elvokitaj la diversaj dimensioj el la diversaj sciencoj de la koncepto pri komuna bono. Ĉe tiuj lastaj estas akcentata la devo defendi kaj protekti la komunajn ĉiuspecajn naturajn krudmaterialojn por permesi la vivon ankaŭ de la posteuloj. Vidu: Laudato si'.

Filozofia profiloRedakti

En filozofio la koncepto pri komuna bono varias kaj relativas. Ĝi, foje, esprimas ideon, enton aŭ alion, utilan al la tuta komunumo. Oni pensu al la stoikistoj kiuj kredis je la ekzisto de la "logos" (spirita energio) kaj je ties ordiga agado: en tiu stato la logos estas la garantianto de la absoluta komuna bono, Laŭ aliaj filozofoj la komuna bono identiĝas kun la "la bono de la plimulto" (Hegelo). Grava kaj senfina disputo trairas la filozofiajn klingojn: ĉu temas pri komuna bono kiam tiu ĉi postulas la vivperdon de komunano?

Politikscienca profiloRedakti

La komunaj bonojkumposedoj (angle commons) estas bonoj utiligataj de pluraj homoj, inter kiuj – pro diversaj motivoj – kreiĝas malegalecoj kaj malegalajn konsumojn ĉar la konsumo de iu aktoro limigas la konsumon al aliaj.[3]: temas pri rimedoj kiuj ĝenerale mankas je limigoj en la aliro kaj nepraj por la pluvivo de la homa vivo. Sed eniras en la politika sfero ankaŭ la naturaj resursoj ekspluatataj de malmultaj dum ili apartenas al ĉiuj.
Hodiaŭ la temo pri la komuna bono trovis novan disvolviĝon, ankaŭ per la puŝo de la aktualeco de temoj kiel la ekologiaj sistemoj aŭ la perdo de la biodiverseco, ĉiuj bonoj kumunaj al tuta homaro. Vidu: Laudato si' [4].

 
Diagramo montranta la tragedion de la komunaj posedaĵoj. La komunaj resursoj, spite de ilia memprezentado kiel bonoj similaj al aliaj tipoj de bonoj, distingiĝas el tiuj, kaj koncepte kaj pro la problemoj, kiuj ĝenas iliajn utiligantojn pro komplekseco.

Religia profiloRedakti

Diversaj religioj zorgis kaj difinis, el sia vidpunkto, la komunan bonon. La Katolika Eklezio, ekzemple, en unu el la Konstitucioj fontintaj el la Dua Vatikana koncilio, proponas jenan difinon por la Komuna bono: “La tuto de la kondiĉoj de la sociala vivo kiu ebligas jen al la sociaj grupoj jen al la individuoj atingi sian perfektecon pliplene kaj plirapide”. (Gaudium et Spes)

NotojRedakti

  1. Koncepto pri komuna bono filtriĝas ankaŭ ee la tekstoj de la Biblio, ekzemple el la letero de Barnabaso, 4, 10.
  2. En komento al la Etiko al Nikomako Alberto la Granda distingas la materian komunan bonon el tiu komuna morala bono.
  3. Elinor Ostrom, 1990
  4. La komunaj bonoj cirkulas ekstere de la merkato, tra la kanaloj de la neformala ekonomio: la hamstrado (provizado kiel hamstroj), la libera rikolto, la kunposedado, la ekonomio de la dono. Eblas diri ke temas pri bonoj "nenegoceblaj", nome por kiuj ne eblas altrudi koston. Krom tio, ekzistas bonoj parte aŭ tute "riskaj", por kiuj ekzistas la risko de ekscesa ekspluato (oni pensu pri la amazona arbaro aŭ pri la fiŝaj stokoj) ŝuldebla al neefika distribuado de la socialaj rajtoj.

BibliografioRedakti

  • Bravo G. (2001), Dai pascoli a Internet: la teoria delle risorse comuni, in Stato e Mercato, n. 63.
  • Carapezza Figlia G (2008), "Oggettivazione e godimento delle risorse idriche. Contributo a una teoria dei beni comuni", Edizioni Scientifiche Italiane, Napoli.
  • Carapezza Figlia G, "Premesse ricostruttive del concetto di beni comuni nella civilistica italiana degli anni Settanta", Rassegna di diritto civile, 2011, 4, Edizioni Scientifiche Italiane, Napoli.
  • Carapezza Figlia G., "Proprietà e funzione sociale. La problematica dei beni comuni nella giurisprudenza delle Sezioni Unite", Rassegna di diritto civile, 2012, 2, Edizioni Scientifiche Italiane, Napoli.
  • Lebret, L. J. (1947). Découverte du bien commun : mystique d'un monde nouveau.[Témoignages, par DJ Robert.] Édition complète. Éditions Économie et humanisme.
  • Labatut, Julie. (2009). Gérer des biens communs : processus de conception et régimes de coopération dans la gestion des ressources génétiques animales (Doctoral dissertation, École nationale supérieure des mines de Paris), PDF.

Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti