Delfeno (genro)

(Alidirektita el Komuna delfeno)

La ordinara delfeno estas la nomo donita al du specioj de delfenoj kiuj formas la genron Delphinus. Taksonomiistoj kaj cetologoj kutime agnoskas du speciojn — nome Ordinara delfeno, kio retenas la sistematikan nomon Delphinus delphis, kaj la Longbeka ordinara delfeno, nome D. capensis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Delfenoj
Formo kaj grando de la Delfenoj kompare al averaĝa homo
Formo kaj grando de la Delfenoj kompare al averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Cetacea
Familio: Delfenedoj Delphinidae
Genro: Delfenoj, Delphinus
Lineo, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Cetacea range map Long-beaked Common Dolphin.PNG
Cetacea range map Long-beaked Common Dolphin
Cetacea range map Short-beaked Common Dolphin

Spite sian nomon, la ordinara delfeno ne estas la delfeno de populara imago; tiu honoro korespondas al la Botelnaza delfeno (genro Tursiops) pro sia disvastigita uzado en marparkoj kaj sia apero en la televida serio Flipper.[1] Tamen, tiu delfeno estis la plej ofte reprezentata en arto kaj literaturo de antikva Grekio kaj Romia Imperio.[2]

Fizikaj trajtoj redakti

 
Ordinara delfeno, Irlando.

Ambaŭ specioj de ordinaraj delfenoj estas mezgrandaj; plenkreskuloj gamas inter 1.9 kaj 2.5 longe, kaj povas pezi inter 80 kaj 235 kg, kvankam la gamo inter 80 kaj 150 kg estas plej ofta.[3] Maskloj estas ĝenerale pli longaj kaj fortikaj.[3] La kolormodelo de la korpo estas malkutima. La dorso estas malhela kaj la ventro estas blankaj, dum ambaŭflanke estas bildo kiel akvohorloĝo helgriza, flava aŭ orkolora antaŭ malhelgriza dorse.[4] Ili havas longajn, fajnajn bekojn kun ĝis 50–60 malgrandaj, akraj, interfermeblaj dentoj ambaŭflanke de ĉiu makzelo.[5]

Taksonomio redakti

Notoj redakti

  1. "American Cetacean Society — Bottlenose Dolphin". Arkivita el la originalo en 2008-07-25. Alirita la 18an de Novembro 2018.
  2. Watson, L. (1981). Sea Guide to Whales of the World. p 270. ISBN 0-17-601535-3.
  3. 3,0 3,1 (2006) Whales, Dolphins and Other Marine Mammals of the World, p. 171–176. ISBN 0-691-12757-3.
  4. (2002) Guide to Marine Mammals of the World. ISBN 0-375-41141-0.
  5. The Common Dolphin. Arkivita el la originalo je 2008-06-19. Alirita 2008-07-03.

Bibliografio redakti

  • Rice, Dale W. (1998). Marine mammals of the world: systematics and distribution. Society of Marine Mammalogy Special Publication Number 4. 231 pp.
  • Encyclopedia of Marine Mammals ISBN 0-12-551340-2
  • Whales, Dolphins and Porpoises, Mark Carwardine, ISBN 0-7513-2781-6
  • Heptner, V. G.; Nasimovich, A. A; Bannikov, Andrei Grigorevich; Hoffmann, Robert S, Mammals of the Soviet Union, Volume II, part 3 (1996). Washington, D.C. : Smithsonian Institution Libraries and National Science Foundation