Komuna deveno piskribas kiel, en evoluisma biologio, grupo de organismoj kunhavas plej ĵusan komunan praulon. Estas "amasa" pruvaro de komuna deveno el la vivo en la Tero el la lasta universala komuna praulo.[1][2] En Julio 2016, sciencistoj informis ke ili identigis serion de 355 genoj el la lasta universala komuna praulo, per komparo de la genomoj de la tri regnoj el vivaj estaĵoj, nome arĥioj, bakterioj, kaj eŭkariotoj.[3]

Komuna deveno inter organismoj de diferencaj specioj estas klara dum speciigo, en kiu novaj specioj establiĝas el unusola praa populacio. Organismoj kiuj kunhavas plej ĵusan komunan praulon kaj estas tre proksime rilataj. La plej ĵusa komuna praulo el ĉiuj nuntempaj vivantaj organismoj estas la lasta universala praulo,[4] kiu vivis antaŭ ĉirkaŭ 3.9 mil milionoj da jaroj.[5][6] La du plej fruaj pruvoj por la vivo en la Tero estas grafito trovita kiel biogenika en metasedimentaj rokoj de 3.7 mil milionoj da jaroj malkovritaj en okcidenta Gronlando[7] kaj en mikrobiaj tavoloj fosiliaj trovitaj en sabloŝtono de 3.48 mil milionoj da jaroj malkovrita en Okcidenta Aŭstralio.[8][9] Ĉiuj nunaj vivantaj organismoj en la Tero kunhavas komunan genetikan heredon, kvankam la sugesto de substanca horizontala genotransigo dum frua evolucio kondukis al demandoj pri la monofilio (unusola praulo) de vivo.[10]

Universala komuna deveno tra evolucia procezo estis por la unua fojo proponita de la angla naturalisto Charles Darwin en la konkluda frazo de sia verko de 1859 nome La origino de specioj:

Citaĵo
 Estas grandeco en tiu vido de la vivo, kun siaj potencoj, estinte origine vivinta en kelkaj formoj aŭ en unu; kaj tio, dum tiu planedo estis ciklante laŭ la fiksita leĝo de gravito, el tiom simple komencaj senfinaj formoj plej bele kaj plej mirinde estis, kaj estas, evoluis. 

[11]

Notoj redakti

  1. Theobald, Douglas L. (13a de Majo 2010). "A formal test of the theory of universal common ancestry". Nature. London: Nature Publishing Group. 465 (7295): 219–222. doi:10.1038/nature09014. PMID 20463738.
  2. Steel, Mike; Penny, David (13a de Majo 2010). "Origins of life: Common ancestry put to the test". Nature. 465 (7295): 168–169. doi:10.1038/465168a. PMID 20463725.
  3. Wade, Nicholas (25 July 2016). "Meet Luca, the Ancestor of All Living Things". New York Times. [1] Alirita la 1an de Majo 2018.
  4. Theobald, Douglas L. (13a de Majo 2010)
  5. Doolittle, W. Ford (Februaro 2000). "Uprooting the Tree of Life" (PDF). Scientific American. 282 (2): 90–95. doi:10.1038/scientificamerican0200-90. PMID 10710791. Arkivita el la originalo (PDF) en 2006-09-07. [shiva.msu.montana.edu/courses/mb437_537_2004_fall/docs/uprooting.pdf] Alirita 2015-11-22.
  6. Glansdorff, Nicolas; Ying Xu; Labedan, Bernard (9a de Julio 2008). "The Last Universal Common Ancestor: emergence, constitution and genetic legacy of an elusive forerunner". Biology Direct. 3: 29. doi:10.1186/1745-6150-3-29. PMC 2478661  Libere alirebla. PMID 18613974. [2] Alirita la 1an de Majo 2018.
  7. Ohtomo, Yoko; Kakegawa, Takeshi; Ishida, Akizumi; et al. (Januaro 2014). "Evidence for biogenic graphite in early Archaean Isua metasedimentary rocks". Nature Geoscience. 7 (1): 25–28. Bibcode:2014NatGe...7...25O. doi:10.1038/ngeo2025.
  8. Borenstein, Seth (13a de Novembro 2013). "Oldest fossil found: Meet your microbial mom". Excite. Mindspark Interactive Network. Associated Press. [3] Alirita la 1an de Majo 2018.
  9. Noffke, Nora; Christian, Daniel; Wacey, David; Hazen, Robert M. (16a de Decembro 2013). "Microbially Induced Sedimentary Structures Recording an Ancient Ecosystem in the ca. 3.48 Billion-Year-Old Dresser Formation, Pilbara, Western Australia". Astrobiology. 13 (12): 1103–1124. doi:10.1089/ast.2013.1030. PMC 3870916  Libere alirebla. PMID 24205812. [4] Alirita la 1an de Majo 2018.
  10. Theobald, Douglas L. (13a de Majo 2010)
  11. Darwin, Charles (1859). On the Origin of Species by Means of Natural Selection, or the Preservation of Favoured Races in the Struggle for Life (1a eld.). London: John Murray. LCCN 06017473. OCLC 741260650. La libro estas disponebla el The Complete Work of Charles Darwin Online. p. 490. Alirita la 1an de Majo 2018.