Komunikada scienco

fako de socia scienco

Komunikada scienco estas fako de esplora scienco kadre de la vasta tereno de socia scienco, kiu traktas la interhoman komunikadon. La esploraj enhavoj forte diferencas inter la unuopja universitatoj. Branĉo de la komunikada scienco aparte fokusas la komunikadon per amaskomunikiloj kaj per eldonado, antaŭaĵo de tiu branĉo estis nomata "gazeta scienco", kiu en la unua duono de la 20-a jarcento establiĝis aparte en Germanlingvio (1916 unua propra instituto en la universitato de Lepsiko, sekvas aliaj universitatoj, 1924 nacia instituto en Berlino, 1926 unua nacia scienca gazeto), kun integrigo de gazetara juro, psikologio kaj ekonomiko. Alia branĉo aparte fokusigas la individuan komunikadon kaj proksimas al lingvoscienco, aparte al ties branĉo pragmatiko, al filozofio, semiotiko kaj sociologio.

La labortereno de komunikada scienco proksimas kaj parte samas al tiu de amaskomunikila scienco, en kiu tamen kutime fokusiĝas pli praktikaj demandoj pri la realigo de programo, pri organizado kaj tekniko.

Konata esperantista fakulino pri komunikada scienco estas ekzemple Dagmar Schütte, kiu ekde 2002 estas profesorino pri tiu fako ĉe la faka altlernejo Osnabrück en Lingen (Germanio).[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti