Komunista Laborista Partio de Hispanio

La Komunista Laborista Partio de Hispanio aŭ en hispana origine Partido Comunista Obrero Español (PCOE) estas politika partio hispana estrita kaj kreita de Enrique Líster en 1973, post sia eliro de la Partido Comunista de España (PCE) (al kiu poste revenos en 1986). Ties junularo estas organizataj en la Federación de Jóvenes Comunistas de España.

Komunista Laborista Partio de Hispanio
emblemo
flago
politika partio en Hispanio
Komenco 1973 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Sevilo
Ideologio

Marksismo-leninismokomunismo • anti-revisionism

Fondinto(j) Enrique Líster vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La disigo okazis konsekvence de la reviziismo kaj de la reformisma politiko (tiam nomita eŭrokomunismo) de la estraro de la PCE, estrita de Santiago Carrillo. Líster, fondis la Partido Comunista Obrero Español, marksisma-leninisma, de tendenco prosoveta kaj kontraŭ la estraro de la PCE. La PCOE estis legalizita la 31-a de oktobro de 1977, koincide kun la livero de pasporto al Enrique Líster por lia revenpermeso al Hispanio el la Sovetunio. Ne atingis reprezenton parlamentan en la sekvaj balotoj. Spite tion, en la provincoj kie ili prezentigis antaŭis la reston de organizoj de la eksterparlamenta maldekstro. En Katalunio, la PCOE estas asociata kun la Partit Comunista Obrer de Catalunya (PCOC).

La Partido Comunista Obrero Español (PCOE) okazigis sian 14an kongreson la 17-a de aprilo de 2010, el kiu eliris elektita Paco Barjas kiel Ĝenerala Sekretario.