La Komunista Ligo (germane Bund der Kommunisten) estis internacia politika partio establita la 1-an de Junio 1847 en Londono, Anglio. La organizo estis formita per la kunigo de la Ligo de la Justuloj, estrita de Karl Schapper kaj la Komunisma Korespondkomitato de Bruselo, Belgio, en kiu Karl Marx kaj Friedrich Engels estis la dominantaj gravuloj plej influaj. La Komunista Ligo estas konsiderata kiel la unua marksisma politika partio kaj tiukadre Marx kaj Engels publikigis la verkon Manifesto de la Komunista Partio fine de 1847. La Komunista Ligo estis formale dismuntita en Novembro 1852, sekve de la Kolonja Proceso al Komunistoj.

Komunista Ligo
Bund der Kommunisten
flago
partio • plurŝtata partio
Komenco 1-a de junio 1847 vd
Fino novembro 1852 vd
Antaŭe Communist Correspondence Committee • Ligo de la Justuloj vd
Poste Unua Internacio vd
Sidejo Londono
Ideologio

revolucia socialismo • marksismokomunismo

Fondinto(j) Karl Schapper • Friedrich EngelsKarl Marx vd
Ĉefestro(j) Karl Schapper vd
vdr

Kvankam loĝanta en Bruseloj en 1846, Marx pluigis sian asocion kun la sekreta radikala organizo Ligo de Justuloj.[1] Kiel jam menciite, Marx pensis, ke la Ligo estu la speco de radikala organizo kiu estas necesa por konduki la laboristan klason de Eŭropo al la homamasa movado kiu realigu la revolucion de la laborista klaso.[2] Tamen, por organizi la laboristan klason en amasmovado, la Ligo devus ĉesi sian "sekreteman" aŭ "kaŝeman" orientigon kaj funkcii malferme kiel politika partio.[3] Membroj de la Ligo finfine estis konvinkitaj tiucele. Kongrue, en Junio 1847 la Ligo estis reorganizita fare de sia membraro en nova malferma politika societo kiu alvoku rekte al la laboristaj klasoj.[4] Tiu nova malferma politika societo estis nomita la Komunista Ligo.[5] Kaj Marx kaj Engels partoprenis en la skizado de la programo kaj de la organizaj principoj de la nova Komunista Ligo.[6]

Notoj redakti

  1. P.N. Fedoseyev, Karl Marx: A Biography (Progress Publishers, Moscow, 1973) p. 124.
  2. Noto 260 en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 11 (International Publishers: New York, 1979) pp. 671–72.
  3. Noto 260 en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 11, p. 672.
  4. P.N. Fedoseyev, et al., Karl Marx: A Biography, pp. 123–25.
  5. P.N. Fedoseyev, et al, Karl Marx: A Biography, p. 125.
  6. Frederick Engels, "Principles of Communism" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 6 (International Publishers, New York, 1976) pp. 341–57.