Komunista Partio de Nederlando

komunista partio en Nederlando

La Komunista Partio de Nederlando, nederlande Communistische Partij van Nederland (CPN) estis nederlanda politika partio, ligita al la Tria Internacio. Ĝi nomiĝis Socialdemokrata Partio, nederlande Sociaal-Demokratische Partij (SDP) ekde sia fondiĝo en 1909 ĝis la fondiĝo de la Rusa Komunista Partio en 1918. CPN fandiĝis kun tri aliaj partioj en Verdo-Maldekstro en 1990. Tiumomente CPN estis la plej malnova politika partio de Nederlando.

Komunista Partio de Nederlando
emblemo
partiokomunista partio
Komenco 14-a de marto 1909 vd
Fino 15-a de junio 1991 vd
Antaŭe Social Democratic Party vd
Lando(j) Nederlando vd
Ideologio

Marksismo-leninismo

Membro de Tria Internacio vd
vdr
Komunista Partio de Nederlando
Communistische Partij van Nederland
Emblemo de Komunista Partio de Nederlando
partiokomunista partio
Lando  Nederlando
Estro David Wijnkoop (1909-1925), Louis de Visser (1925-1945), Paul de Groot (1945-1967), Marcus Bakker (1967-1982), Ina Brouwer (1982-1991).
Fondiĝo 14-a de marto 1909
Loko de fondiĝo Deventer, Nederlando
Fondintoj David Wijnkoop, Willem van Ravesteyn, Jan Ceton, Louis de Visser, Herman Gorter, Gerrit Mannoury, Sam de Wolff
Dissolvo 1990
Koloro(j) Ruĝa
Ideologio Komunismo
Internacia aliĝo Tria Internacio
Ĵurnalo De Tribune, Het Volksdagblad, De Waarheid
Junulara organizaĵo De Zaaier, Algemeen Nederlands Jeugd Verbond
vdr
Marcus Bakker en 1972

Historio redakti

Skismo kun SDAP redakti

Inter 1894 kaj 1909 la Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP) estis la ununura maldekstra partio en Nederlando. SDAP havis du flankojn: reformista kaj ortodoksmarksista. La marksistoj havis propran enpartian revuon, De Tribune, per kiu ili — nomitaj la Tribunistojn — kritikis la reformistan ĉefvojon de SDAP. En la kongreso de la 13-a kaj 14-a de februaro 1909 en Deventer, la partiestraro de SDAP eksigis la Tribunistojn. La 14-a de marto 1909, la Tribunistoj kun kvarcent aliaj marksistoj fondis la Socialdemokratan Partion.

Nomo redakti

Post la rusia revolucio de 1917, la bolŝevikoj en Rusio fondis la Rusan Komunistan Partion kaj en 1919 fondis la Trian Internacion. Ekde tiuj eventoj, multaj novaj komunistaj partioj fondiĝis tra la mondo. En Nederlando SDP simple renomis sin Komunista Partio Holando (CPH) kaj de decembro 1935 CPN.

En parlamento redakti

En la Dua Ĉambro de la nederlanda parlamento, CPN havis diversnombrajn seĝojn:

  • 1918: 2 / 100
  • 1922: 2 / 100
  • 1925: 1 / 100
  • 1929: 2 / 100
  • 1933: 4 / 100
  • 1937: 3 / 100
  • 1946: 10 / 100
  • 1948: 8 / 100
  • 1952: 6 / 100
  • 1956: 7 / 150
  • 1959: 3 / 150
  • 1963: 4 / 150
  • 1965: 4 / 150
  • 1967: 5 / 150
  • 1971: 6 / 150
  • 1972: 7 / 150
  • 1977: 2 / 150
  • 1981: 3 / 150
  • 1982: 3 / 150

Gravuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti