Bergün (komunumaro)

(Alidirektita el Komunumaro Bergün)


La komunuaro Bergün (germane Kreis Bergün, romanĉe Circul Bravuogn) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Albulo. Ĝi havis 030 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Bergün/Bravuogn.

Komunumaro Bergün
Blazono de la komunumaro Bergün
Filisur en la komunumaro Bergün
Mapo de la komunumaro Bergün
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Ĉefloko Bergün/Bravuogn
Koordinatoj  46° 37′ N 9° 45′ O / 46.617 °N, 9.750 °O / 46.617; 9.750 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ N 9° 45′ O / 46.617 °N, 9.750 °O / 46.617; 9.750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 930 (2009-12-31)
Areo 190,14 km²
Loĝantardenseco 5 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Bergün konsistas el la supra Albulovalo kaj etendiĝas en oriento ĝis la kulmino de Albulopasejo.

Najbaraj komunumaroj redakti

En nordo la komunumaro Bergün limas al la komunumaro Davos, en oriento kaj sudo al la komunumaro Supra Engadino, en sudokcidento al la komunumaro Surses, en okcidento al la komunumaro Alvaschein, kaj en nordokcidento al la komunumaro Belfort.

Trafiko redakti

Tra la komunumaro pasas la vojo n-ro 749, kiu kondukas de Tiefencastel tra la Albulopasejo al Engadino kaj paralele al ĝi la Albulolinio de Retia Fervojo, kiu ek de 2008 estas Monda Heredaĵo de UNESKO.

Komunumoj de la komunumaro Bergün redakti

La komunumaro Bergün konsistas el 2 komunumoj (ciferoj de decembro 2009). Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Bergün/Bravuogn 474 145.65 3521
  Filisur 456 44.49 3522
Totale 2 930 190,14

Historio redakti

La komunumaro Bergün estis kreita en la jaro 1854 el la malnova tribunalkomunumo. Ĝis la 31-a de decembro 2008 ankaŭ la iama komunumo Wiesen apartenis al la komunumaro Bergün. Kun efiko de la 1-a de januaro 2009 Wiesen estis integrita al la urbo Davos kaj tiel fariĝis parto de la komunumaro Davos. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti