Komunumaro Leiningerland

La komunumaro Leiningerland - germane Verbandsgemeinde Leiningerland - estas administra komunumaro en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Dürkheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj oficiale ekestis la 1-an de januaro 2018 el la libervola kuniĝo de la komunumaroj Grünstadt-Land kaj Hettenleidelheim. Al ĝi apartenas 21 memstaraj komunumoj; la administra centro estas la urba komunumo Grünstadt, kiu tamen mem ne estas parto de la komunumaro.

Leiningerland
Blazono
Komunumaro Leiningerland (Germanio)
Komunumaro Leiningerland (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bad Dürkheim
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo DÜW
Oficiala Municipokodo 073325007
Subdivido 21 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Frank Rüttger
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Industriestraße 11
67269 Grünstadt
Demografio
Loĝantaro 31489 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 34′ N, 8° 8′ O (mapo)49.578.14Koordinatoj: 49° 34′ N, 8° 8′ O (mapo)
Areo 145,15 km²
vdr

En la 21 membraj komunumoj vivas kune proksimume 30 000 loĝantoj.

nomunumo areo (km²) loĝantaro
Altleiningen 11,47 1743
Battenberg (Palatinato) 5,45 382
Bissersheim 2,57 446
Bockenheim an der Weinstraße 11,24 2331
Carlsberg 7,03 3523
Dirmstein 14,67 3029
Ebertsheim 5,29 1301
Gerolsheim 4,81 1811
Großkarlbach 5,26 1162
Hettenleidelheim 5,07 3019
Kindenheim 8,96 1030
Kirchheim an der Weinstraße 8,98 1920
Kleinkarlbach 2,70 847
Laumersheim 4,86 889
Mertesheim 2,20 402
Neuleiningen 9,07 795
Obersülzen 3,52 719
Obrigheim 10,81 2857
Quirnheim 4,45 791
Tiefenthal 4,21 849
Wattenheim 12,53 1643
sume 145,15 30.453

(nombroj fine de la jaro 2022)