Komunumaro Meza Norda Frislando

La komunumaro Meza Norda Frislandogermane Amt Mittleres Nordfriesland – estas administra ligo de 19 komunumoj en norda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La komunumaro en sia nuna formo kreiĝis la 1-an de aprilo 2008 el la komunumoj de la antaŭaj komunumaroj Bredstedt-Land kaj Stollberg plus la ĝis tiam sendependa urbo Bredstedt, en kiu nun troviĝas la sidejo de la komunumaro. Fine de decembro 2022 la komunumaro havis 21450 loĝantojn.

Meza Norda Frislando
Komunumaro Meza Norda Frislando (Germanio)
Komunumaro Meza Norda Frislando (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Norda Frislando
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo NF
Oficiala Municipokodo 010545494
Subdivido 19 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Hans-Jakob Paulsen
Titolo de komunumestro Amtsvorsteher
Adreso de la administrejo Theodor-Storm-Str. 2
25821 Bredstedt
Demografio
Loĝantaro 21450 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 37′ N, 8° 58′ O (mapo)54.6166666666678.9666666666667Koordinatoj: 54° 37′ N, 8° 58′ O (mapo)
Areo 594,44 km²
Oficiala retejo http://www.amnf.de/
vdr

Situo redakti

La komunumaro limiĝas okcidente per la Norda Maro kaj la sendependa komunumo Reußenköge, norde per la komunumaro Südtondern, oriente kaj sudoriente per la komunumaroj Schafflund (distrikto Schleswig-Flensburg) kaj Viöl kaj sude pere de la komunumaro Norda Maro-Treene. La areo grandparte korespondas al la historia administra teritorio Nordergoesharde.

Membraj komunumoj redakti

(inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022)

 
la administrejo de la komunumaro
  1. Ahrenshöft (540)
  2. Almdorf (521)
  3. Bargum (645)
  4. Bohmstedt (777)
  5. Bordelum (2020)
  6. Bredstedt, urbo (5736)
  7. Breklum (2330)
  8. Drelsdorf (1272)
  9. Goldebek (370)
  10. Goldelund (411)
  11. Högel (448)
  12. Joldelund (796)
  13. Kolkerheide (79)
  14. Langenhorn (3368)
  15. Lütjenholm (340)
  16. Ockholm (307)
  17. Sönnebüll (296)
  18. Struckum (1006)
  19. Vollstedt (188)

Eksteraj ligiloj redakti