Komunumaro Rhein-Selz

Komunumaro en Rejnlando-Palatinato

La komunumaro Rhein-Selz - germane Verbandsgemeinde Rhein-Selz (mallonge VG Rhein-Selz) - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj, ĉirkaŭ la centra komunumo Oppenheim. Ĝi troviĝas en la distrikto Mainz-Bingen de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, sude de la eksterdistrikta urbo Majenco, kaj ekestis la 1-an de julio 2014 per fuzio de la antaŭaj komunumaroj Nierstein-Oppenheim kaj Guntersblum. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 41 975 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

VG Rhein-Selz
Blazono
Komunumaro Rhein-Selz (Germanio)
Komunumaro Rhein-Selz (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Mainz-Bingen
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo MZ
Oficiala Municipokodo 073395007
Subdivido 20 setlejaj komunumoj (Ortsgemeinden)
Politiko
Komunumestro Klaus Penzer
Adreso de la administrejo Sant’ Ambrogio-Ring 33
55276 Oppenheim
Demografio
Loĝantaro 41975 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 51′ N, 8° 21′ O (mapo)49.8458968.354514Koordinatoj: 49° 51′ N, 8° 21′ O (mapo)
Areo 145,51 km²
Oficiala retejo https://www.vg-rhein-selz.de/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti