Untersteinach

komunumo en Bavario, Germanio
(Alidirektita el Komunumaro Untersteinach)

Untersteinach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kulmbach kaj en la distriktaro Supra Frankonio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1787 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Untersteinach, al kiu krome apartenas la urbo Kupferberg kaj la neurbaj komunumoj Ludwigschorgast kaj Guttenberg.

Untersteinach
Blazono
Untersteinach (Germanio)
Untersteinach (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Frankonio
Distrikto Distrikto Kulmbach
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Untersteinach
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 09225
Poŝtkodo 95369
Aŭtomobila kodo KU
Oficiala Municipokodo 09477159
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Heinz Burges
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Stadtsteinacher Str. 17
Demografio
Loĝantaro 1787 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 8′ N, 11° 32′ O (mapo)50.13111111111111.5275Koordinatoj: 50° 8′ N, 11° 32′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 333 m
Areo 11,42 km²
Oficiala retejo https://www.untersteinach.de/
vdr

Geografio redakti

Untersteinach situas ĉe la federaciaj stratoj B 289 kaj B 303. Tuj oriente de Untersteinach komencas la naturparko Frankonia Arbaro. Kulmbach situas ĉirkaŭ 10 km okcidente de Untersteinach. La germanan aŭtovojon A9 / E51 oni atingas veturante ĉirkaŭ 10 km suden laŭlonge de la B 303. La grava regiona centro Nürnberg situas ĉirkaŭ 110 km for de Untersteinach (aŭte).

Komunumaj partoj redakti

  • Gumpersdorf
  • Hummendorf
  • Untersteinach

Historie redakti

Unue Untersteinach troviĝas en dokumento de la jaro 1281. La oldenburgia nobela familio Hiltrich dum ses generacioj formis la historion de la loko, ĝis la formorto en 1765. Kiel parto de la prusa princlando Bayreuth laŭ la paco de Tilsit ĝi apartenis ekde 1807 al Francio. Ekde 1810 ĝi estas posedaĵo de la reĝlando Bavario. La hodiaŭa komunumo ekzistas ekde 1818.

 
Antikva ŝtona ponto super la rivereto "Untere Steinach"

Politiko redakti

La komunuma parlamento havas entute 13 membrojn (inkluzive de la komunumestro).

Ĝemelaj kontaktoj redakti

La komunumo havas komunuman partnerecon kun la komunumo Mogilany en la distrikto Krakova de Malgrandpollando.